Champ de Mars (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Champ de Mars - Tour Eiffel (stacidomo).

Champ de Mars
Kajoj de Champ de Mars
Kajoj de Champ de Mars
fantoma metrostacio • metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 7-a
Geografia situo 48° 51′ 7″ N, 2° 18′ 7″ O (mapo)48.8518554737952.3018798232079Koordinatoj: 48° 51′ 7″ N, 2° 18′ 7″ O (mapo)
Champ de Mars (Parizo)
Champ de Mars (Parizo)
DEC
Champ de Mars
Champ de Mars
Champ de Mars
Situo sur mapo de Parizo
Map
Champ de Mars
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 1
Historio
Malfermo 13-a de julio 1913
Fermo 2-a de septembro 1939
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Metro-linio M08
vdr

Champ de Mars estas Fantoma metrostacio sur linio 8 de la Metroo de Parizo, inter stacioj La Motte-Picquet - Grenelle kaj École Militaire. Ĝi situas en la 7-a arondismento de Parizo, sud-oriente du publika ĝardeno Champ-de-Mars.

Stacio[redakti | redakti fonton]

Mapo de stacioj apud Champ de Mars

La stacio estis malfermita en 1913. Komence de la Dua mondmilito, la registaro aplikis planon, provizante reduktitan servon sur la metroa reto. Nur 85 stacioj restis malfermitaj en ekspluatado. La plej multaj denove malfermis la sekvajn jarojn, sed kelkaj, el kiuj Champ de Mars, konsiderataj de malmulta trafiko kaj sekve ne profitdonaj, restis fermitaj depost la 2-a de septembro 1939.

Dudek jarojn poste, la oficiala mapo de reto RATP komence de la 1960-aj jaroj ankoraŭ mencias la ĉeeston de tiu stacio, same kiel tiu de Croix-Rouge, ankaŭ fermita[1]. Sur tiu de la 1970-aj, stacio Champ de Mars ne plu aperas, kiel la dua antaŭ-menciita[2].

Ĝi origine havis du alirejojn, unu estis forbarita kaj la alia estis transformita en ventolilon.

Stacidomo de linio C de RER, situanta nord-okcidente de publika ĝardeno Champ-de-Mars, portas hodiaŭ la nomon Champ de Mars - Tour Eiffel, interkonektite kun metrostacio Bir-Hakeim de linio 6.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plan de poche de 1963, sur sfjacques1966.free.fr, consulté le 24 septembre 2013.
  2. Plan de poche de 1970, sur sfjacques1966.free.fr, consulté le 24 septembre 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Champ de Mars (métro de Paris) en la franca Vikipedio.