Champagne VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo VD en Champagne VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Champagne.

Champagne
Blazono de Champagne
Blazono de Champagne
Blazono de Champagne
Kapelo de Saint-Maurice, komunumo Champagne
Kapelo de Saint-Maurice, komunumo Champagne
--->
Kapelo de Saint-Maurice, komunumo Champagne
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 49′ 50″ N 6° 39′ 29″ O / 46.83056 °N, 6.65806 °O / 46.83056; 6.65806 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 50″ N 6° 39′ 29″ O / 46.83056 °N, 6.65806 °O / 46.83056; 6.65806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 964
Areo 3,92 km²
Alteco 457 m super marnivelo
Poŝtkodo 1424
Komunumkodo 5553
Mapo de Champagne
Mapo de Champagne
Situa mapo de Champagne
vdr

Champagne estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 964 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Champagne situas sur al suda deklivo de la Ĵurasa Montaro 2 kilometrojn norde de la Lago de Neŭŝatelo kun bela vido al la lago kaj la Svisa Mezlando. La komunumo situas proksimume 30 kilometrojn sudokciente de Neŭŝatelo kaj 10 kilometrojn nordokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Champagne, Saint-Maurice kaj Le Moulin. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,92 km², de kiuj 35,1% estas kovritaj de arbaro, 52,4% servas por agrikulturo kaj 9,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Champagne limas en nordo al Tévenon, en oriento al Bonvillars, en sudo al Grandson, en sudokcidento al Fiez, kaj en okcidento al Fontaines-sur-Grandson.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Champagne kondukas konektaj vojoj de Fontaines-sur-Grandson, Bonvillars kaj Grandson. La alveturejo Grandson de la svisa aŭtovojo A5, kiu en sudo pasas tra la komunuma teritorio, situas rekte sudokcidente de la komunuma limo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Champagne datiĝas el la jaro 885 kiel Campania. Sur la komunuma teritorio estist trovitaj moneraj kaj diversaj objektoj el la romia kaj burgonja epokoj. En la jaro 885 la imperiestro Karolo la Dika koncedis la bienon Champagne al Vogeldis, kiu ĝin siavice en la jaro 888 koncedis al la episkopo de Laŭzano. Champagne apartenis al la Senjorujoj Grandson kaj Montagny-le-Corbe. Sub la berna regado de 1476 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi apartenis al la ministrejo Bonvillars de la Senjorujo Grandson. Post la revolucio la komunumo apartenis al la Distrikto Grandson, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis atribuita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.

Surbaze de la duflankaj kontraktoj inter la Eŭropa Unio kaj Svislando en la jaro 2002 al la komunumo Champangne estis malpermesita vendi sian vinon kiel Vin de Champagne.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]