Ŝapekoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Chapecó)
Larĝa panoramo en Ŝapekoo
Ŝapekoo
municipo de Brazilo • urbego • setlejo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 89800-001 a 89816-999
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 224 013  (2020) [+]
Loĝdenso 358 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 27° 6′ S, 52° 37′ U (mapo)-27.095833333333-52.617777777778Koordinatoj: 27° 6′ S, 52° 37′ U (mapo) [+]
Alto 674 m [+]
Areo 626,06 km² (62 606 ha) [+]
Ŝapekoo (Sankta Katarino)
Ŝapekoo (Sankta Katarino)
DEC
Ŝapekoo
Ŝapekoo
Situo de Ŝapekoo
Ŝapekoo (Brazilo)
Ŝapekoo (Brazilo)
DEC
Ŝapekoo
Ŝapekoo
Situo de Ŝapekoo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chapecó [+]
vdr

Chapecó, prononco: /ʃa.peˈkɔ/, Ŝapekoo esperantlingve, estas municipo, universitata urbo kaj diocezo de la brazila ŝtato (aŭ federaciero) Sankta Katarino [Santa-Katarino]. Ĝi apartenas al la samnoma mikroregiono. En Ŝapekoo estas la sidejo de la grava Esperanto-eldonejo Fonto.

Blazono de Ŝapekoo
Flago de Ŝapekoo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ŝapekoo estas landinterna urbo apud la riveroj Urugvajo, Chapecó, Irani kaj Lambedor. Porto Alegre troviĝas 371, Curitiba 416, San-Paŭlo (urbo) 752, Campinas 755, Campo Grande 756, Guarulhos 763, Nova Iguaçu 1075, Rio-de-Ĵanejro 1087, Belo Horizonte 1219, Goiânia 1220, Braziljo 1361, Salvador de Bahio 2174, Maceió 2653, Teresina 2674, Manaus 2769, Recife 2848, São Luís 2886, Belém 2891, Natalo (Brazilo) 3025 km for.

Ŝapekoo en la subŝtato (ruĝe).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝapekoo estis fondita de italaj enmigrintoj la 25-an de aŭgusto 1917. La plej multaj homoj estas posteuloj de italaj, germanaj kaj polaj enmigrintoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝia vivo rilatas al agrikulturo kaj agroindustrioj. Aparte menciindas produktado de viandoj. Tie vivas multaj idoj de italoj, kiuj venis al Brazilo por anstataŭi nigrajn sklavojn.

Panoramo en Chapecó

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Ŝapekoo pluvas jare po 1654 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 19 °C. La varmo kulminas en decembro 37 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ŝapekoo estas servata de la flughaveno Serafin Enoss Bertaso .

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ekstera parto de Ŝapekoo
Katedralo de Ŝapekoo
Urbomezo de Ŝapekoo