Les Hauts-Geneveys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Chapelet)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Les Hauts-Geneveys (stacidomo).
Les Hauts-Geneveys
Blazono de Les Hauts-Geneveys
Blazono de Les Hauts-Geneveys
Blazono de Les Hauts-Geneveys
Les Hauts-Geneveys
Les Hauts-Geneveys
Les Hauts-Geneveys
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Neŭŝatelo
Komunumo(j) Val-de-Ruz
Koordinatoj  47° 3′ 0″ N 6° 52′ 30″ O / 47.05000 °N, 6.87500 °O / 47.05000; 6.87500 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 0″ N 6° 52′ 30″ O / 47.05000 °N, 6.87500 °O / 47.05000; 6.87500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 859
Areo 7,95 km²
Alteco 986 m super marnivelo
Poŝtkodo 2208
Mapo de Les Hauts-Geneveys
Mapo de Les Hauts-Geneveys
Mapo de Les Hauts-Geneveys
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Les Hauts-Geneveys estas komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 859 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Les Hauts-Genevey situas en la Neŭŝatela Ĵuraso supre de la Valo de Ruz proksimume 10 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo kaj 5 kilometrojn sudokcidente de la urbo La Chaux-de-Fonds. Sur la komunuma teritorio situas la kulmino de la monto Tête de Ran [Ranokapo], kie sur alteco de 1422 m s.m. troviĝas la plej alta punkto de la komunumo. Sur la monto kondukas tri skiliftoj. La komunumo konsistas el la vilaĝo Les-Hauts-Geneveys kaj la setlejoj Chapelet, Sur les Prises kaj Sous le Mont kaj diversaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,95 km², de kiuj 45,1% estas kovritaj de arbaro, 48,8% servas por agrikulturo kaj 6,3% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Les Hauts-Geneveys limas en nordo al la eksklavo Vue-des-Alpes de la komunumo Fontaines, en nordoriento al Fontainemelon, en orientnordoriento al alia eksklavo de Fontaines, en oriento denvoe al Fontainemelon, en sudo al Boudevilliers, en sudokcidento al La Sagne, kaj en sudsudokcidento en unu punkto al La Chaux-de-Fonds.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Les Hauts-Geneveys pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1320 de Neŭŝatelo trans la montpasejo Vue-des-Alpes al La Chaux-de-Fonds kaj la svisa aŭtovojo A20, kiu pasas per tunelo sub la pasejo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al La Chaux-de-Fonds. De la stacidomo busrondlinio kondukas al la diversaj vilaĝoj de la Valo de Ruz.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Les Hauts-Geneveys datiĝas el la jaro 1342 kiel Geneveis sus Fontannes. Dum mezepoko Les Hauts-Geneveys apartenis al la Senjorujo kaj poste Majorujo Valangin. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Les Hauts-Geneveys kun 14 aliaj komunumoj de la distrikto kuniĝos al la nova komunumo Val-de-Ruz. [2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]