Chariots of Fire
Chariots of Fire (fajrĉaroj) estas brita historia drama filmo de 1981. Ĝi rakontas la ver-bazan historion de du atletoj en la Somera Olimpiko 1924: nome Eric Liddell, skota kristano kiu kurkonkurencis pro religiaj tialoj, kaj Harold Abrahams, angla judo kiu kurkonkurencis por superi antaŭjuĝojn.
La filmo estis planita kaj produktorita de David Puttnam, verkita de Colin Welland, kaj reĝisorita de Hugh Hudson. Ben Cross kaj Ian Charleson aktoris kiel Abrahams kaj Liddell, kun Nicholas Farrell, Nigel Havers, Ian Holm, Lindsay Anderson, John Gielgud, Cheryl Campbell, kaj Alice Krige en subtenaj roloj.
Ĝi estis nomumita por sep Oskar-premioj kaj atingis kvar, inklude tiun de Plejbonkvalita Filmo kaj Plejbonkvalita Scenaro. Ĝi estis rangigta la 19a en la listo de la British Film Institute nome Top 100 British films. La filmo menciindas ankaŭ pro sia memorinda elektronika muziktemo plenumita de Vangelis, kiu ricevis la Oskar-premion pro Plejbonkvalita Originala Muziko.
La titolo de la filmo estis inspirita de la linio, "Bring me my chariot of fire" (alportu al mi la fajrĉaron) el poeziaĵo de William Blake adaptita en la populara Britia himno "Jerusalem"; tiu himno estas aŭdata fine de la filmo.[1] La origina esprimo "fajrĉaro" estas el 2 Reĝoj 2:11 kaj 6:17 en la Biblio.