Saltu al enhavo

Charity Waciuma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charity Waciuma
Persona informo
Kikuyu
Naskiĝo 30-an de novembro 1935 (1935-11-30) (90-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kenjo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto porinfana verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charity Wanjiku WACIUMA (n. en 1936) estas kenja aŭtorino. Ŝi verkis plurajn infanlibrojn kaj aŭtobiografion, publikigitan en 1969 sub la titolo " Filino de Mumbi". Ŝiaj verkoj estas ĉefe bazitaj sur legendoj kaj rakontoj pri la kikuja popolo. [1] En la 1960-aj jaroj, Waciuma kaj Grace Ogot fariĝis la unuaj kenjaj verkistinoj, kies verkoj estis publikigitaj en la angla. [2]

Ŝi estis unu el la unuaj aŭtoroj de infanlibroj en Kenjo kun la publikigo de sia libro Mweru the Ostrich Girl en 1966, sekvita de titoloj por junaj plenkreskuloj The Golden Feather, Friendship, kaj Who 's Calling?

Kontraŭe al la kijuka tradicio, Waciuma ne estis cirkumcidita. Ŝi estis unu el la unuaj afrikaj aŭtoroj, kiuj traktis ĉi tiun socie senteman temon, en tempo, kiam neniu en Kenjo diskutis pri virinaj rajtoj kaj la traŭmatigaj fizikaj kaj psikologiaj efikoj de ĉi tiuj praktikoj sur la virinoj estis ankoraŭ plejparte nekonataj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Margaret Busby, Daughters of Africa: An International Anthology of Words and Writings by Women of African Descent (1992), London: Viking, 1993, p. 377.
  2. "12 Pioneering Kenyan Women" Arkivigite je 2016-10-20 per la retarkivo Wayback Machine, Africa.com.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]