Charles-François Lebrun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Charles-François Lebrun
Charles François Lebrun prince architrésorier de l'Empire.jpg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1739 (1739-03-19)
en Saint-Sauveur-Lendelin
Morto 14-an de junio 1824 (1824-06-14) (85-jara)
en Sainte-Mesme
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Alma mater collège des Grassins • Collège de Navarre • Universitato de Parizo
Familio
Frat(in)o Jean-Baptiste Lebrun de Rochemont
Amkunulo Ana Pieri Brignole Sale
Infanoj Anne Charles Lebrun • Alexandre Lebrun de Plaisance • Auguste Charles Lebrun de Plaisance
Profesio
Profesio politikistolingvistotradukistojuristo
Information icon.svg
vdr
La tri konsuloj : Cambacérès, Bonaparte, Lebrun.
Charles-François Lebrun.

Charles-François LEBRUN, 1a duko de Piaĉenco, (19a de Marto 1739 – 16a de Junio 1824) estis franca politikisto kaj ŝtatestro kiu servis kiel Tria Konsulo de la Franca Respubliko kaj poste estis farita Arki-Trezoristo kaj Princo de la Imperio fare de Napoleono.

Regepoko[redakti | redakti fonton]

Lebrun estis farita Tria Konsulo post la puĉo de la 18a de Brumero fare de Napoleono Bonaparte en la jaro VIII (9a–10a de Novembro 1799; vidu artikolon Franca Konsularo). Je tiu posteno li havis aktivan parton en la reorganizado fare de Napoleono de la ŝtataj financoj kaj en la readministracio de la départements de Fracnio. Li fariĝis membro de la Akademio de Surskriboj kaj Beletro de Francio en 1803; kaj en 1804, li estis nomumita arki-trezoristo de la Franca Imperio. el 1805 al 1806 li estis Ĝenerala guberniestro de Ligurio, dum kiu epoko li kompletigis ties aligon al Francio.

Li kontraŭis la restaŭradon fare de Napoleono de la noblesse, kaj, en 1808, nur malvolonte li akceptis la titolon de duc de Plaisance (Piacenza), rara, laŭnoma, sed hereda duché grand-fief, nuligita en 1927. El 1811 al 1813 li servis kiel Ĝenerala guberniestro de parto de la aligita Nederlando, kaj reorganizis ties départements - Zuyderzée kaj Bouches-de-la-Meuse. Li estis helpita de Antoine de Celles kaj Goswin de Stassart.

Kvankam nur je ia etendo li kontraŭis la aŭtokration de la Imperiestro, li ne favoris lian elpostenigon, sed li akceptis la fait accompli (farita fakto) de la Burbona Restaŭrado en Aprilo 1814. Ludoviko la 18-a faris lin Pajro de Francio, sed dum la postaj Cent-Tagoj li akceptis el Napoleono la postenon de grand maître de l'Université. Kiel sekvo, li estis suspendita el la pajreco kiam la Burbonoj revenis denove en 1815, sed li estis realvokita en 1819. Li mortiĝis kvin jarojn poste en Sainte-Mesme (tiam en Seine-et-Oise, nune en Yvelines).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Tiu artikolo enhavas tekston el publikaĵo nune en publika havaĵo: Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Lebrun, Charles François". Encyclopædia Britannica. 16 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 352. Siavice, ĝi citas kiel referencoj:
    • Auguste-Armand de la Force, L'Architrésorier Lebrun (Paris, 1907)
    • M. Marie du Mesnil, Memoire sur le prince Le Brun, due de Plaisance (Paris, 1828)
    • eld. Anne-Charles Lebrun (filo de Lebrun), Opinions, rapports et choix d'écrits politiques de C. F. Lebrun (1829)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Lebrun, Charles Francois" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Charles-François Lebrun".