Charles-Marie Gariel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Charles-Marie Gariel
Professeur Gariel CIPH0203.jpg
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1841 (1841-08-09)
en Parizo
Morto 1-an de januaro 1924 (1924-01-01) (82-jara)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Franca Politeknika Lernejo
Okupo
Okupo inĝenierokuracisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Charles-Marie GARIEL (n. 1841 – m. 1924) estis franca medicinisto kaj profesoro pri medicina fiziko.

Charles-Marie Gariel studis en Politekniko (promocio 1861) kaj en la Nacia Lernejo de Pontoj kaj Ŝoseoj (FR : École Nationale des Ponts-et-Chaussées). Li licenciiĝis pri fizikaj sciencoj kaj helpinstruis por kursoj de fiziko en Politekniko en 1867. La saman jaron, Gariel edziĝis kun Marguerite Grandidier, nevino de Léon Foucault, kies sciencajn laborojn li publikigis en 1878. Bedaŭrinde, plejparto el la manuskriptoj estis detruita en incendio. En 1869, li doktoriĝis post studoj en la fakultato de medicino de Parizo, kie li prezentis du disertaciojn pri oftalmoskopo kaj pri la fiziko de aŭdado.

En 1873, li fariĝis sekretario de la Franca Asocio por antaŭenigo de sciencoj, kies prezidanto estis Henri Poincaré. En 1876, li estis membro de la societo de matematiko de Francio kaj eniris la Akademion de Medicino en 1882.

En 1879, li instruis kemion en la Nacia Lernejo de Pontoj kaj Vojoj kaj, en 1887, li estis profesoro pri medicina fiziko en la fakultato pri medicino kaj poste ties dojeno.

Li fariĝis studdirektoro de la Supera Lernejo pri Fiziko kaj industria Kemio en 1898. En 1902, Charles-Marie Gariel ricevis de Henri Poincaré la prezidantecon de la Franca Asocio por antaŭenigo de sciencoj.

La ĉi supraj informoj baziĝas parte sur artikolo de la Universitato de Nancy pri Charles-Marie Gariel.

Charles-Marie Gariel pri Esperanto[redakti | redakti fonton]

Al Pierre Corret, kiu petis lian opinion, kiam li preparis sian disertacion por doktoriĝo en Medicino pri la temo “Utilité et possibilité de l'adoption d'une langue internationale auxiliaire en médecine“ (1908) , Charles-Marie Gariel respondis jene :

Vi demandas mian opinion pri demandoj, kiujn mi opinias povi resumi tiel:

1° Ĉu estas intereso por la medicinistoj scipovi internacian helplingvon ?

2° Ĉu Esperanto povas esti tiu internacia helplingvo ?

Mi tuj konigas al vi mian opinion pri tiu temo.

Mi ne haltos longtempe pri la utileco de lingvo, kiu estus komprenata kaj parolata de ĉiuj homoj : mi kredas ke tio estas punkto, kiun neniu kontestas. Mi tamen prezentos al vi kelkajn konsiderojn, kiuj baziĝas sur aparta vidpunkto.

Ni konsideru kunvenon de personoj apartenantaj al tri apartaj naciecoj A, B kaj C, kaj tiaj, ke ĉiu scipovas nur sian gepatran lingvon. Por ke ĉiu el ili komprenu tion, kion diras ĉiu el la du aliaj, necesas ne malpli ol ses interpretistoj: A-B, B-C kaj C-A, kaj ses tradukoj:

A en B, B en C, C en A,

B en A, C en B, A en C.

Se ĉiu el tiuj personoj scipovus nur unu saman lingvon aldone al sia gepatra, ili interkompreniĝus sen interpretisto kaj sen tradukado : la avantaĝo estas eksterduba.

La avantaĝo estas multe pli granda se tiuj personoj apartenas al kvar naciecoj: oni agnoskas ke, en tiu kazo, necesus ne malpli ol ses interpretistoj kaj dekdu tradukoj. Tiu ĉi kazo ne estas malofta: en multaj internaciaj kongresoj, la akceptataj lingvoj estas la franca, la angla, la germana kaj la itala. Post komunikaĵoj aŭ diskutado, oni foje faras resumon en unu lingvo, sed mi neniam vidis ke oni faris resumojn en tri lingvoj; el tio rezultas ke ĉeestantoj ne povas scii kio estis dirita. Krome, tiuj resumoj havigas nur nekompletan ideon pri la laboro prezentita kaj pri la rimarkoj, kiujn ĝi inspiris.

Kiom avantaĝe estus se ĉiuj komunikaĵoj estus prezentitaj en unika lingvo komprenata de ĉiuj !

Tutsamaj rimarkoj estus fareblaj por la publikigado de libroj, revuoj, ĵurnaloj, kies disvastigo estas limigita preskaŭ nur al ilia origina lando se ne estas traduko (...). Post serioza studado, mi estas konvinkita ke Esperanto posedas ĉiujn ecojn, kiujn oni povas, kiujn oni devas serĉi por internacia helplingvo. Ĝi estas facile lernebla ĉar ĝia gramatiko estas tre simpla : la kreado de vortoj baziĝas sur limigita nombro de radikoj kaj prezentas grandan flekseblecon, kiu ebligas esprimi ĉiujn ideojn kaj kiu, aparte, facile kaj klare adaptiĝas al la esprimado de la sciencaj ideoj ; la sperto estas jam vaste farita pro la multaj artikoloj, kiuj jam aperis pri la plej diversaj temoj. Esperanto jam farus grandajn servojn se ĝi estus lingvo nur skribe uzebla; sed ne estas tiel, ĉar ĝi estas lingvo ankaŭ tre bone uzebla en konversacio : la sperto pri tio estis multfoje farita, precipe dum la grandaj esperantistaj kongresoj.

Pro tio, mi opinias dezirinda la ĝeneraligon de la uzo de tiu lingvo.

Ni povus deziri ke, kiel tio okazis iam, la rolo de internacia lingvo estu konsentita al la franca. Sed oni ne havu iluziojn pri tio : la nunaj rivalecoj inter la popoloj ne ebligas esperi ke povu esti tiel. Ni akceptu la situacion kaj, ĉar tiu solvo estas neesperebla, ni aliĝu al tiu, kiun proponas Esperanto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

"Recueil des travaux scientifiques de Léon Foucault". Parizo : eld. Gauthier-Villars. Publikigita fare de Charles-Marie Gariel. 1878. 2 vol.

"Par la science, pour la patrie; L'Association française pour l'avancement des sciences (1872-1914) : un projet politique pour une société savante"". Kontribuaĵo de Marinette Solais sub la titolo "Charles-Marie Gariel : l'âme de l'Association" (p. 57-65). Kolektiva verko sub direkto de H. Gispert. Rennes : Presses universitaires de Rennes. 2002. 372 p.

Diversaj artikoloj en "La Nature", revuo de sciencoj kaj ties aplikaĵoj al la artoj kaj la industrio. Parizo : eld. Masson. 1878 :

  • La machine Compound, système Mallet.
  • Emploi de l'électricité dans l'explosion des mines.
  • Locomotive sans foyer. Système E. Lamm et L. Franck.
  • Communications électriques des trains en marche.
  • Réservoirs filtres à air comprimé.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.