Pete Conrad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Charles "Pete" Conrad, Jr.)
Pete Conrad
Persona informo
Naskonomo Charles Conrad, Jr.
Aliaj nomoj Pete Conrad
Naskiĝo 2-an de junio 1930 (1930-06-02)
en Filadelfio
Morto 8-an de julio 1999 (1999-07-08) (69-jaraĝa)
en Ojai
Mortokialo motorcycle accident
Tombo Arlingtona nacia tombejo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Princeton • Darrow School • The Haverford School • United States Naval Test Pilot School
Familio
Edz(in)o Jane Conrad
Infanoj 4
Okupo
Okupo oficirokosmonaŭtopiloto • aŭtosportisto
vdr
Conrad dum sia trejnado por Apollo 12 EVA.

Charles "Pete" Conrad Jr. (2a de Junio, 1930 – 8a de Julio, 1999), (kapitano de la Usona mararmeo), estis usona ŝipoficiro kaj aviadisto, aeronaviga inĝeniero, testopiloto, kaj kosmonaŭto de NASA, kaj dum la misio de Apollo 12 iĝis la tria homo kiu piediris sur la Luno. Li atingis oktagan enspacan restadon kiel rekordo kun sia komandanta piloto Gordon Cooper de la misio de Gemini 5, kaj komandis la mision de Gemini 11. Post Apollo, li komandis la mision de Skylab 2 (nome la unua homporta), en kiu li kaj liaj kolegoj ripiris gravan lanĉodamaĝon de la Skylab kosmostacio. Pro tio, la Prezidento Jimmy Carter havigis al li la honoron de la Congressional Space Medal of Honor en 1978.