Charles Aznavour

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Aznavour
Շառլ Ազնավուր
Charles Aznavour en Jerevano
Charles Aznavour en Jerevano
Bazaj informoj
Naskonomo Shahnour Varenagh Aznavourian
Naskiĝo 22-an de majo 1924 (1924-05-22)
en 6-a arondismento de Parizo
Morto 1-an de oktobro 2018 (2018-10-01) (94-jaraĝa)
en Mouriès
Edz(in)o Micheline Rugel • Evelyne Plessis • Ulla Thorsell
Ĝenroj Popmuziko
Ŝansono
Ĵazo
Profesio kantisto, kantverkisto, aktoro, publika aktivisto
Tipo de voĉo Baritono
Aktivaj jaroj 1936 - nuntempo
Eldoninto EMI
MusArm Records
Retejo www.c-aznavour.com
vdr
Charles Aznavour dum la festivalo de Cannes, 1999.

Charles AZNAVOUR (nask. Chahnour Varinag Aznavourian en Parizo, Francio la  22-an de majo 1924(nun 1924-05-22)) estas franca kantisto kaj kantverkisto. Filo de armenaj enmigrintoj, li kantas france, hispane, itale, angle, armene kaj germane.

Je tre frua aĝo, liaj gepatroj, ambaŭ artistoj, ekmetis lin en la teatra mondo. Li komencis sian aktoran laboron kiam li aĝis naŭ, kaj baldaŭ variigis sian familian nomon al Aznavour.

Kiam Édith Piaf renkontis kaj aŭskultis lin kanti, ŝi decidis kunvenigi lin je rondiro tra Usono kaj Francio.

Kvazaŭ ĉiuj liaj kantoj estas pri amo. Li skribis pli ol mil kantojn kaj kelkajn muzikteatraĵojn, registris centojn da kantoj kaj aktoris en sesdek kinaĵoj.



Filmaro

Aktoro

Internaj ligiloj