Charles Bukowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:CharlesBukowski-2.jpg
Charles Bukowski

Charles BUKOWSKI (naskiĝis la 16-an de aŭgusto, 1920, mortis la 9-an de marto, 1994) estis usona verkisto.

Li naskiĝis en Andernach, Germanio. Ekde la jaro 1922 li kun sia familio ekloĝis en Usono.

Longan tempon de sia vivo li pasigis kiel vaganto, tranoktante ekstere kaj elprovante sin en pluraj okupoj, kiel ekz. poŝtisto, pordisto, varbisto por bordelo, havenlaboristo kaj benzinvendisto. En 1956 li ekloĝis en Losanĝeleso kaj serioze ekokupiĝis pri verkado. Entute li publikigis pli ol 40 volumojn da poemoj, rakontoj kaj romanoj. Ofte li en humura kaj/aŭ ŝokige drasta lingvaĵo priskribis proprajn spertojn akiritajn dum sia vivo je la rando de la socio.

Charles Bukowski mortis en San Pedro, la havena urboparto de Los-Anĝeleso, Kalifornio.

Listo de verkoj

  • Flower, Fist and Bestial Wail (poemoj, 1959)
  • Crucifix in a Deathhand (poemoj, 1965)
  • At Terror Street and Agony Way (poemoj, 1968)
  • Poems Written before Jumping out of an Eight Story Window (1968)
  • Notes of a Dirty Old Man (rakontoj, 1969)
  • Post Office (romano, 1971)
  • South of no North (rakontoj, 1973)
  • Love is a Log from Hell (poemoj, 1974-77)
  • Factotum (romano, 1975)
  • The Days Run Away Like Wild Horses over the Hill (poemoj, 1978)
  • Women (romano, 1978)
  • Ham on Rye (romano, 1982)
  • Hot Water Music (rakontoj, 1983)
  • Barfly (scenaro, 1987)
  • Hollywood (romano, 1989)

En Esperanto aperis

Kie brulas, ĝentlemanoj?, 50 senrimaj poemoj, el la germana tradukis Hagen Hirte (pseŭdonimo de Hans-Georg Kaiser), Parizo: Laroque Timbaut, 1989, 86 paĝoj.