Charles Delescluzes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Delescluzes
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1809 (1809-10-02)
en Dreux
Morto 25-an de majo 1871 (1871-05-25) (61-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Charles Delescluzes
Familio
Frat(in)o Henri Delescluze
Okupo
Okupo politikistoĵurnalistoadvokato • komunardo • attorney's clerk • oficisto
vdr

Charles Louis DELESCLUZES ([ŝarl' lŭi delesklYz'] Dreux 1809, 1871) estis franca ĵurnalisto kaj politikisto.

Li lanĉis la Solidarité républicaine (Respublika solidareco) en novembro 1848 kun Ledru-Rollin kaj Mathieu de la Drôme. Pro ties malpermeso kaj pro la leĝoj kontraŭ la kluboj ĝi estis devigata fariĝi kaŝorganizaĵo.

Deportito al Cayenne post la Napoleona puĉo de la 2-a de decembro 1852, li estas kondamnita al enkarceriga puno por kiu li estas amnestiita en 1860.

La 2-an de julio 1868 Charles Delescluzes fondas Le Réveil (la vekiĝo / la vekhorloĝo), unue semanja poste ĉiutaga gazeto kiu propagandas la ideojn de la Internacio. Ĝi aperis ĝis la malvenko de la Komunumo en majo de 1871.

Ĵakobina elektito en la Pariza Komunumo, delegito pri milito li estas unu el la plej elstaraj figuroj de la Komunumo personigante la ĵakobinan tradicion kaj estante respektata pro sia prudento. Li estas mortpafita la 25-an de majo 1871, dum la sanga semajno, sur la barikado de Chateau-d'Eau (akvujego) kiun li intence surgrimpis ĉar li sciis ke la Komunumo estis malvenkonta.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • De Paris à Cayenne : journal d'un transporté (Parizo, 1869)
  • Les hommes de la Révolution de 1871, Delescluzes, de Charles Prolès, antaŭparolo de A. Millerand, Chamuel eldonisto, Parizo, 1898