Charles Drake

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Charles Drake
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1917 (1917-10-02)
en Novjorko
Morto 10-an de septembro 1994 (1994-09-10) (76-jara)
en East Lyme
Ŝtataneco Usono
Alma mater Nichols College
Profesio
Profesio aktoro • televida aktoro • teatra aktoro • filmaktoro
Information icon.svg
vdr

Charles DRAKE estis artnomo de Charles Ruppert (1917 – 1994), usona aktoro.

Li diplomiĝis ĉe Nichols College en 1937. En 1939 li komencis aktoran karieron en teatro kaj en tiu jaro li debutis ankaŭ en kino per malgrandaj roloj en Career, Conspiracy kaj The Hunchback of Notre Dame. En sekvaj jaroj li partoprenins kinfilmojn I Wanted Wings, Affectionately Yours, Million Dollar Baby, Out of the Fog, Sergeant York, Dive Bomber, Navy Blues, One Foot in Heaven, The Maltese Falcon, Dangerously They Live, You're in the Army Now, The Man Who Came to Dinner, The Male Animal, Larceny, Inc., Yankee Doodle Dandy, Wings for the Eagle, The Gay Sisters, Across the Pacific, Now, Voyager, The Hard Way (voĉe) kaj Air Force.

Dum Dua Mondmilito li militservis ĉe usona armeo ekde 1943 ĝis 1945.

Reveninte de la milito, li akiris pli gravajn rolojn en filmoj kiel Conflict, You Came Along, Whistle Stop, Winter Wonderland, A Night in Casablanca, The Pretender, The Tender Years, Tarzan's Magic Fountain kaj Comanche Territory.

En komenco de 1950-aj jaroj li aperis en Harvey, Little Egypt, Red Ball Express, Gunsmoke, The Lone Hand, It Came from Outer Space, War Arrow kaj The Glenn Miller Story.

Drake debutis en televido per televidserio Private Secretary en 1954.

Dum dua parto de 1950-a jardeko li partoprenis kinfilmojn kiel Tobor the Great, Four Guns to the Border, To Hell and Back, Female on the Beach, All That Heaven Allows, The Price of Fear , Walk the Proud Land, Jeanne Eagels, Until They Sail, Step Down to Terror, No Name on the Bullet krom televidaĵojn.

En 1960-a jaroj Drake laboris je kinfilmoj Tammy Tell Me True, Back Street, Showdown, Valley of the Dolls, The Money Jungle, The Swimmer, Hail, Hero!, The Arrangement kaj aliaj krom je televidaĵoj kiel Laramie, Wagon Train, The Lively Set, Dear Heart, The Third Day , The Fugitive, The Invaders, The Man from U.N.C.L.E., Star Trek kaj Daniel Boone.

Dum la 1970-a jardeko li aktoris ĉe televidaĵoj kiel Land of the Giants, The Name of the Game, The Virginian, Ironside, The Seven Minutes, Mission: Impossible, Scream, Pretty Peggy, Police Story, The Rookies, Cop on the Beat, Cannon kaj McMillan & Wife.

Lia lasta apero estis malgranda rolo en My Brother's Wedding (1983).