Charles Edward Stuart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Charles Edward Stuart
William Mosman - Prince Charles Edward Stuart, 1720 - 1788. Eldest son of Prince James Francis Edward Stuart - Google Art Project.jpg
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1720 (1720-12-31)
en Romo
Morto 31-an de januaro 1788 (1788-01-31) (67-jara)
en Romo
Mortokialo apopleksio [#]
Tombo Vatikanaj Grotoj [#]
Religio katolikismo [#]
Subskribo Charles Edward Stuart
Familio
Dinastio Stuartoj [#]
Patro James Francis Edward Stuart [#]
Patrino Maria Klementina Sobieska [#]
Gefratoj Henry Benedict Stuart [#]
Edzino Louise de Stolberg-GedernClementina Walkinshaw [#]
Idoj Charlotte Stuart [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Charles Edward Stuart

Charles Edward STUART (n. la 31-an de decembro 1720 - m. la 31-an de januaro 1788) estis la ekzilita jakobita pretendanto al la kronoj de Anglio, Skotlando kaj Irlando. Li estas plej konata en la angla lingvo kiel Bonnie Prince Charlie. En la gaela lingvo, lia nomo estis Teàrlach Eideard Stiùbhairt.

Charles estis la filo de James Francis Edward Stuart, kiu mem estis la filo de Jakobo la 2-a de Anglio, eksigita dum la Glora Revolucio de 1688, kaj de Maria Klementina Sobieska. La jakobita movado provis reestabi la stuartan familion sur la tronon. Post la morto de sia patro, Karlo estis agnoskita de siaj subtenantoj kiel Karlo la 3-a. Liaj kontraŭuloj kromnomis lin "la Juna Pretendanto".

Lia edzino estis Louise de Stolberg-Gedern.

Li havis unu filinon, Charlotte Stuart, kun sia amantino Clementina Walkinshaw.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]