Charles G. Dawes
Charles Gates DAWES (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1865 en Marietta, Ohio - mortis la 23-an de aprilo 1951 en Evanston, Ilinojso) estis usona politikisto (respublikana), la 30-a vicprezidanto de Usono de 1925 ĝis 1929 sub prezidanto Calvin Coolidge. Li estis kunricevanto de la Nobel-premio pri paco en 1925 pro sia laboro pri la Dawes-plano pri kompensoj dum la Unua Mondmilito.
Dawes eniris politikon post la balota venko de William McKinley en 1896, sed perdis la senatan elekton en 1902 kaj retiriĝis de politiko. Ekde 1921 li denove laboris por la registaro.
Post la Unua Mondmilito, Germanio kontraŭstaris la okupadon de partoj de la lando fare de Francio (la Ruhr-okupacio) por devigi la pagon de militdamaĝokompensoj. Dawes fariĝis prezidanto de internacia komitato por solvi la konflikton. La Dawes-Plano inkluzivis pruntojn al Germanio por pagi militdamaĝokompensojn, kaj Francio poste forlasis sian okupadon. Pro ĉi tiu laboro, Dawes ricevis la Nobel-premion pri paco por 1925. Li dividis la premion kun Austen Chamberlain .
Li estis Vicprezidanto de Usono sub Calvin Coolidge inter 1925 ĝis 1929 kaj Ambasadoro de Usono al Britio de 1929 ĝis 1932.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||

