Charles Glover Barkla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Glover Barkla
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Charles Glover Barkla.jpg
Persona informo
Charles Glover Barkla
Naskiĝo 7-an de junio 1877 (1877-06-07)
en Widnes
Morto 23-an de oktobro 1944 (1944-10-23) (67-jara)
en Edinburgo
Lingvoj angla [#]
Loĝloko Unuiĝinta Reĝlando [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando [#]
Alma mater Trinity College • Universitato de Liverpolo • Universitato de KembriĝoKing's College [#]
Familio
Edz(in)o Mary Esther Cowell [#]
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto [#]
Laborkampo atoma fiziko • nuklea fiziko [#]
Doktoreca konsilisto Oliver Lodge [#]
Verkado
Verkoj iksradia kristalografio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Charles Glover BARKLA (7-an de junio 1877, Widnes, Lancashire, Britio23-an de oktobro 1944, Edinburgh, Skotlando) estis brita fizikisto, kiu ricevis en 1917 Nobel-premion pri fiziko[1] pro laboro pri rentgendisiĝo. Tiu disiĝo okazas, kiam la rentgena radiado trapenetras materialon kaj la atomaj elektronoj dekliniĝis la radiadon.

Barkla studis en Kembriĝo, en la Trinity College kaj Kings College. Li iĝis en 1902 instruisto de la Liverpool-a Universitato, ekde 1909 laboris en la Londona Universitato kaj en 1913 iĝis naturfilozofia profesoro en la Edinburgh-a Universitato.

Barkla kaj C. A. Sadler difinis en 1906 per rentgenaj radioj la nombron de la elektronoj de la karbonatomo. Li ankaŭ pruvis, ke la rentgenaj radioj estas transversaj ondoj, kiel la lumo kaj aliaj elektromagnetaj radiadoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]