Charles Hatchett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Hatchett
Malkovrinto de la kemia elemento Niobio
Malkovrinto de la kemia elemento Niobio
Persona informo
Naskiĝo 2-a de januaro 1765
en Long Acre, Anglio
Morto 10-a de marto 1847
en Londono, Anglio
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Familio
Infanoj Anna Frederica Hatchett vd
Profesio
Okupo kemiistoinventisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charles Hatchett (naskiĝis la 2-an de januaro 1765 en Long Acre, Anglio; mortis la 10-an de marto 1847 en Londono, Anglio) estis angla kemiisto kaj mineralogo, kiu malkovris la kemian elementon niobion, en la mineralo kolumbito.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Karlo Hatchett naskiĝis kaj vivis en Londono. Lia patro havis gravan fabrikejon de puŝveturiloj. En la 24-a de marto 1787, li edziĝis al Elizabeth Collick, en la anglikana preĝejo de Sankta Marteno en la Kamparo[1]. Li havis du gefilojn: John Charles Hatchett, kiu naskiĝis en la 27-a de januaro 1788, kaj Ann Hatchett, edzino de la kemiisto William Thomas Brande. John Barrow iam asertis, ke Karlo Hatchett vivis kvazaŭ dando, kaj laŭ tiu esploristo, li studis kemion por malkovri la plej bonan manieron prepari marmeladon, kaj amegis la monduman vivon, la muzikon kaj la beletron. Efektive, Karlo Hachett estis amiko kaj patrono de la beletristoj same kiel D-ro Johnson kaj Ugo Foscolo, ekzilitoj en Londono.

En 1801, dum sia laborado en la Brita Muzeo el Londono, Hatchett analizis pecon de kolumbito[2], konservita en la minerala kolekto de la muzeo kaj senditaj al Anglio ĉirkaŭ 1650 de John Winthrop, la Juna (1606-1676), unua guberniestro de Konektikuto. Li konkludis ke la kolumbito estis tre kompleksa erco, kaj Hatchett observis ke ĝi enhavis novan elementon, al kiu li alnomis "Kolumbio", kaj atribuis al ĝi la simbolon "Cb". Lia malkovro anonciĝis en la 26-a de novembro 1801 al la Reĝa Societo.

Dum longa tempo tre malfacile estis distingi la kolumbion el la tantalo, la elemento malkovrita en Svedio far Anders Ekeberg, kaj izolita, en 1820, far Jöns Berzelius. Tiutempe, oni kredis ke la Niobio kaj la Tantalo estis la samaj elementoj. Nur en 1844 kaj en 1866, dank'al la klopodoj de Heinrich Rose kaj Galissard de Marignac eblis elmontri ke la "niobiata acido"[3] kaj la "tantalata acido"[4] estis du malsamaj kombinaĵoj. Kvankam Rose tute ne konsciis pri la antaŭa laboro de Hatchett, li donis al la elemento la nomon "niobo", omaĝe al Nioba[5], filino de Tantalo, en la greka mitologio.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle: St Martin in-the-fields.
  2. Kolumbito estas mineralo apartenanta al la grupo de la oksidoj kies formulo estas (Fe,Mn)(NbTa)2O6
  3. HNbO3 aŭ Nb2O5.H2O estas la formulo de la Niobiata acido.
  4. HTaO3 aŭ Ta2O5.H2O estas la formulo de la Tantalata acido.
  5. Nioba estas figuro de la greka mitologio, fratino de Pelopso.
  6. Personensuche
  7. The Royal institution


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj