Charles Ives

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Charles Edward Ives, ĉ. 1889

Charles Edward Ives (n. 20-an de oktobro 1874 en Danbury, Konektikuto; m. 19-an de majo 1954 en Novjorko) estis usona komponisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ives naskiĝis la 20-an de oktobro 1874 en Danbury en la usona ŝtato Konektikuto kiel filo de armea muzikbandestro. Jam junaĝe li ricevis muzikinstruon de sia patro, kiu estus tre nekutima homo. Poste Ives studis ĉe Horatio Parker ĉe Universitato Yale. Post la fino li tamen decidiĝis, denove laŭ konsilo de sia patro, por ordinara profesio, ĉar li pensis devi kompromisi, se li volus vivteni sin per muziko. Pro tio li komencis karieron ĉe vivoasekuro, dum kiam li kromlaboris kiel orgenisto ĝis sia trideka vivojaro. Muzikon li komponis dum sia libertempo.

Post lia geedziĝo kun Harmony Twitchell, flegistino, en la jaro 1908 Ives transloĝiĝis al Novjorko. La geedzeco restis senfila. En 1916 la paro adoptis 15 monatojn aĝa Edith Osborne (1914–1956). Lian porvivaĵon li nun havis per propra sekuro Ives & Myrick. Li restis plue ege produktema komponisto ĝis sia unua korinfarkto en 1918, post kiu li iom limigis komponadon. Sian lastan originalan komponaĵon "Sunrise" por kantvoĉo kaj arĉkvarteto pri propra teksto li verkis en 1926. Poste sekvis ankoraŭ kelkaj reviziadoj kaj prilaboradoj de fruaj komponaĵoj. Akirinte per sia laboro ĉe la asekuro konsiderindan posedaĵon, li financis koncertojn, publikaĵojn kaj sonregistraĵojn de amikaj komponistoj.

Dum lia vivotempo lian muzikon plejparte oni ne volis aŭdi, kaj pro tio la plejmulto el liaj komponaĵoj restis neprezentataj. Lian tendencon al eksperimento kaj senkompromisa utiligo de dissonaĵoj nur malmultaj ŝatis. Laŭ opinio de Ives unu el la plej fiaj vortoj por malbonkvalifiko muzikon estas "agrabla", tiel ke sia malpopulareco ja ne surprizis lin. En 1940 li trafis sur Lou Harrison, ŝatanto de lia muziko, kiu antaŭenigis lin kaj iomete kreskigis lian popularecon. Plej rimarkinda estis lia direktado de la premiero de Simfonio n-o 3 en la jaro 1946, kiun komence Gustav Mahler volis prezenti en Vieno en 1911. Sekvajare li gajnis per tio la Premio Pulitzer. La premiomonon li duone donacis al Harrison dirante "Premioj estas por lernantoj – mi jam ne estas lernanto."

Charles Ives mortis en 1954 en Novjorko. Dum la sekvaj jardekoj lia famo kreskis, kaj nuntempe oni rigardas lin kiel unu el la plej gravaj komponistoj de Usono.

La muziko[redakti | redakti fonton]

Kvankam Ives verkis multajn lidojn kun ofte frapante neordinara pianakompanado, nuntempe li estas unuavice konata pro sia instrumenta muziko. Influate de sia laboro kiel orgenisto li verkis en 1891 Variations on "America", kiun li mem prezentis al la solenaĵoj por la nacia festo je la 4-a de julio. La peco estas serio da prefere ordinaraj, sed ankaŭ spritaj variacioj pri la melodio de la brita nacihimno. Unu laŭas la stilon de flamenko, alia, komponita kelkajn jarojn post la unua prezentado, verŝajne estas la unua utiligo de dutonaleco far Ives. Versio de William Schuman por orkestro estis unuafoje prezentita en 1964 kaj montras la postmortan agnsokon de Ives. Ives eksperimentis ankaŭ per strukturoj, kiuj paŝas malsamrapide, per kvarontonoj kaj spacomuziko.

Unu el la unuaj kaj frapantaj ekzemploj por la eksperimentemo de Ives estas The Unanswered Question el 1906, komponaĵo, kiun li verkis por nekutima ensemblo (trumpeto, kvar flutoj kaj arĉkvarteto). Poste ankaŭ sekvis orkestroversio. La arĉinstrumentoj ludas dumpase de la tuta peco tre malrapidan, seninterrompan, ĥoralosimilan sinsekvon de perfektaj akordoj, kiujn frontas la blovinstrumentoj dissone. Sepfoje la trumpeto komence prezentas mallongan motivon, kiun Ives priskribis kiel "la eterna demando de ekzisto". sesfoje la flutoj serĉas respondon – ĉiam malsame kaj pli kaj pli bruske. Je la fino la demando tamen restas nerespondita. Estas peco tipa por Ives – ĝi starigas malsamajn elementojn unu sur la alian, sen ekzakte klarigi iliajn interrilatojn, ĝi ŝajnas pelata per rakonto, pri kiu ni neniam plene konsciiĝas, kaj finfine restas mistera. Pro tio The Unanswered Question ofte estas uzata kiel filmmuziko je mortoscenoj, ekz. en la filmoj: "Lola rennt" (1998) de Tom Tykwer, "The Thin Red Line" (1998) de Terrence Malick.

La inkludo de uzmuziko (marŝmuziko, dancoj, ragtimoj, ekleziaj himnoj ktp.) estas plua karakterizaĵo de la muziko de Ives, uzata en verkoj kiel Central Park in the Dark (1906) aŭ Three Places in New England (1908-14). Krome uzatas citaĵoj el la muzikhistorio, ĉefe el la verkaro de Ludwig van Beethoven, kio problemigas la rilaton al tradicio kaj temigas tion en la muziko. Plej komplekse fariĝas la streĉeca ligo de disaj elementoj en la Kvara simfonio (1910-16) samkiel en la Unua (1901-1909) kaj aparte en la Dua Pianosonato (1909-1915). Tiu lasta estas samkiel la tuta pensado de Ives aparte influita de la transcendismaj verkistoj Ralph Waldo Emerson kaj Henry David Thoreau, al kiuj li dediĉis en la sonato kun la programeca titolo Concord, Mass., 1840-1860 po unu movimenton. La aliaj pridediĉitoj Nathaniel Hawthorne kaj La Alcott-oj (t.e. la familio de la filozofo kaj reformpedagogo Amos Bronson Alcott kaj ties filino Louisa May). La komponaĵo, longtempe rigardata kiel preskaŭ neludebla, nun ekzistas en pli ol 15 sonregistraĵoj. La lasta projekto de Ives estis la fragmenta "Universe Symphony", kies unua movimento "Prelude" devis konsisti el 19 malsamaj frapinstrumentaj voĉoj en malsamaj mezuroj. La komponistoj Larry Austin kaj Jonny Reinhard prezentis po unu realigaĵon de "Universe Symphony".

Orkestrokomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Simfonio n-o 1 (1897/98)
  • Simfonio n-o 2 (1897-1909)
  • Simfonio n-o 3
  • Simfonio n-o 4 (1909-1916)
  • Universe Symphony
  • Three Places in New England (1903-1914)
  • Central Park in the Dark (1906)
  • Holidays (1904-1913)
  • Variations on America
  • The Unanswered Question
  • Emerson Concerto

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Charles Ives:"Ausgewählte Texte: Essays Before a Sonata; Nachwort zu den 114 Liedern; Memos". - Zürich: Atlantis Musikbuch-Verlag, 1985. - ISBN 3-254-00118-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]