Charles James Fox

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Charles James Fox
Charles James Fox by Karl Anton Hickel.jpg
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1749 (1749-01-24)
en Westminster
Morto 13-an de septembro 1806 (1806-09-13) (57-jara)
en Chiswick
Tombo Abatejo Westminster
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Alma mater Eton College • Kolegio Hertford
Familio
Patro Henry Fox, 1st Baron Holland
Patrino Caroline Fox, 1st Baroness Holland
Frat(in)oj Stephen Fox, 2nd Baron Holland • Henry Edward Fox
Edz(in)o Elizabeth Armistead
Amkunulo Mary Robinson
Infano unknown son Fox
Okupo
Okupo politikistohistoriisto • abolitionist
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Charles James FOX (n. la 24-an de januaro 1749 - m. la 13-an de septembro 1806) estis eminenta brita politikisto de la partio Whig. Lia parlamenta kariero daŭris 38 jarojn, ĝis la komenco de la 19-a jarcento. Li precipe famiĝis kiel la plej grava rivalo de William Pitt, sed ankaŭ pro siaj ofte radikalaj kaj liberalaj opinioj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fox jam frue montris la plej feliĉajn korpajn kaj spiritajn talentojn kaj ricevis fare de la patro Henry Fox, ŝtatsekretario de reĝo Georgo la 2-a kaj ekde 1763 barono Holland, edukadon elstare bonan. Post frekvento de la Eton College kaj de la Universitato de Oksfordo li vojaĝis tra la eŭropa kontinento kaj ekparlamentanis en 1768. Tie li retorike tiom brilis ke li nomumitis en 1770 lordo admirala en la ministerio de Frederick North kaj en 1772 lordo fiska. Ĉar li ne volis perdi sendependecon kaj interempe opoziciulis al la reĝo li devis demisii. Tuj poste li unuiĝis al la gvidantoj de la Konservativisma partio (Burke, Camden kaj aliaj) por povi ade kaj efike ataki la guberniestron. Okazon bonan liveris tiutempe la politiko pri Ameriko: Fox vehemente kontraŭis la proponojn de North defendante la impostaj enspez- kaj retenrajton de la kolonioj kaj klopodante tujan packontrakton. Post la abdiko de North en 1782 Fox mem iĝis ministerio pri eksteraj aferoj en la nova ministerio de Rockingham-Shelburne kaj publike jesisla agnoskon de la amerika memstareco. Sed post la morto de Rockingham li ne plu ministri volis. Tiam lia reĝa moŝto venigis la junan William Pitt je konsiladlaboroj. Inter la du samtalentaj kaj samambiciaj viroj aŭtomate iĝis kvereloj konkurencaj kio faris ke en 1783 la ministeriaro de Shelburne-Pitt rompiĝis. Tiam Fox kun la iam tiom atakita North ekkunlaboris en la fare de la Portland-duko (William Cavendish-Bentinck) farita koaliciministeriaro. Ili finfine faris pacon kun la amerikanoj.

Jam post naŭ monatoj ankaŭ tiu ĉi registaro finiĝis. La de Fox proponita eosthindia leĝaro, kiu malhelpu la abuzoj de la Brita Orienthinda Kompanio kaj plialproksimigu la eosthindian administradon al la manoj registaraj, ja akceptitis fare de la anoj de la Ĉambro de komunuloj. Sed la Ĉambro de Lordoj neis al tio minacite fare de la reĝo mem. Tuj la reĝo demisiigis la tutan registaron kaj registarecigis Pitt por la daŭro de ne tute du jardekoj. Intertempe Fox, kune kun Edmund Burke kaj aliaj, restis ĉefa opoziciulo. Li kontraŭbatalis ade la registaron kaj dum la proceso kontraŭ la eosthindia guberniestro Warren Hastings li eĉ proponis (en 1787) la finon de sklavecigo de nigruloj. Okaze de la unuaj signoj de mensa malsano ĉe la reĝo Fox tuj perfortis Pitt-on prepari la Princon de Kimrujo je posteuleco.

Fox ankaŭ bonvenigis la ideojn de la Franca Revolucio per kio li ŝokis Burke kaj multajn aliajn politikajn amikojn. Post kiam li malporis inter 1792 kaj 1797 kiel opozicigvidanto la militan politikon de la brita registaro kaj la malavantaĝojn internpolitikajn kaj ĉiam denove admonis je pacfarado kun Franclando, li retiriĝis en 1797 kvazaŭ komplete el la parlamenta laboro. Anstataŭ li laboris agrikulture kaj verkiste. Post la Traktato de Amiens en 1802 li vojaĝis al Francio. Post la faligo de la registaro de Henry Addington, kio eblis en 1804 danke al la unuiĝo de Fox kaj Pitt, Addington mem volis persvadi la reĝon ministrigi Fox-on. Sed la reĝo malvolis kaj nur post la morto de Pitt en januaro 1806 reĝo Georgo devis akcepti registaron sub la gvido de William Grenville. En ĝi Fox iĝis la trian fojon ministro pri eksteraj aferoj. Tiufunkcie li severe provis repaciĝon kun Napoleono Bonaparte; post fiasko li des pli vokis je kontraŭfranca militado. Sed baldaŭ poste li mortis je ascito.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Fox estis unu el la plej gravaj retorikistoj kaj influaj politikistoj de la parlamenta historio de Britio. Private li taksitis afabla kaj aminda persono estante diboĉema kaj vetludema (pro tio lia financa situacio malbonis). En la verko malfinita »History of the early part of the reign of James II.« (Londono 1808, kun biografio de lordo Holland) li defendis la Gloran revolucion 1688. Liaj paroladoj »Speeches in tue house of Commons« publikigitis en Londono en 1815. En 1816 oni starigis por li statuon ĉe Bloomsbury-placo en Londono kaj monumenton ĉe Abatejo Westminster.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 6. Leipzig 1906, p. 810-811 (tie ĉi interrete)