Charles Janssens (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la aktoro Charles Janssens. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Janssens.
Charles Janssens
Persona informo
NomoCharles Janssens
Dato de naskiĝo8-a de junio 1906
NaskiĝlokoBorgerhout
Dato de morto23-a de aŭgusto 1986
MortolokoAntverpeno
Aĝo je morto80
Okupoj kaj profesioj
Okupoaktoro
Geografio
ŜtatoBelgio
Portalo pri Homoj
vdr

Charles Janssens (naskiĝis la 8-an de junio 1906 en Borgerhout, mortis la 23-an de aŭgusto 1986 en Antverpeno) estis belga aktoro Inter 1934 kaj 1970 li rolis en 40 filmoj, belgaj kaj internaciaj, li ludis la ĉefrolon 22 fojojn.

Li estis filo de Peter Janssen (1868 - 1924), fama aktoro en la 1910-aj jaroj kiu estis direktoro de la tiama Hippodroomtheater (Teatro de la Ĉevalvetkurejo) en Antverpeno. En tiu teatro, 10-jaraĝa, li ludis rolojn de infanoj.

18-jaraĝa, li estis profesia aktoro, sed du jaroj poste li pliŝatis eniri en la Koninklijke Nederlandse Schouwburg (Nederlanda Reĝa Teatro) kie li restis 17 jarojn.

En 1934 li ricevis malĉefan rolon en la filmo "N'n engel van ne man" de Jan Vanderheyden. Kelkaj jaroj poste li ludis ĉefrolon en la filmo "Janssens tegen Peeters" ("Janssens kontraŭ Peeters") (1939 - 1940).

Siaj lastaj filmoj estis "De komst van Joachim Stiller" ("La veno de Joachim Stiller"), "De verbrande brug", ("La brulita muelejo") kaj "Mira en Malpertuis" ("Mira kaj Malpertuis")

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]