Charles M. Schulz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles M. Schulz, ĉ. 1956

Charles Monroe SCHULZ (26-an de novembro, 1922-12-an de februaro, 2000) estis usona bildliteraturisto, plej fama tutmonda por lia Peanuts bildstrio.

Frua vivo

Schulz naskiĝis en Minneapolis, Minesoto kaj kreskis en Saint Paul, la familio de sia patro venis el Germanio kaj la familio de sia patrino venis el Norvegio.

En Februaro 1943, Schulz eniris en la usona armeo. Li alvenis al Francio en Februaro 1945 kaj malmulte partoprenis en la Dua mondmilito. Li oficiale ĉesis esti soldato en Januaro 1946 kaj devenis arta instruisto, li ankaŭ komencis helpi kun la disegno de Timeless Topix, romkatolika bildliteratura revuo por infanoj.

Komenco de bildliteraturista kariero

La unua bildstria serio de Schulz Li'l Folks ("Hometoj") aperis en gazeto de Minesoto, Saint Paul Pioneer Press en 1947. Schulz uzis la nomon, "Charlie Brown" trifoje en la serio kial nomo de tri malsamaj knaboj. Ankaŭ aperis hundon preskaŭ samaspekta ol Snoopy.

Deksep ilustraĵoj de Schulz aperis en la fama usona revuo, Saturday Evening Post, la unua en 1948.

Peanuts

Charles M. Schulz ricevas sian ŝtelon de la Trotuaro de famo en Holivudo en junio, 1996.

La fama bildstrio de Schulz, Peanuts, kun la hundo, Snoopy, la knabo Charlie Brown kaj rondo de aliaj geknaboj unue aperis je la 2-a de oktobro 1950. Dum la 1960-aj jaroj kaj la 1970-aj jaroj estis la plej fama bildstrio de la mondo. Ĝi aperis en 2,600 gazetoj en sepdek-kvin landoj kaj estis tradukita en dudek-unu lingvoj.

La unua de tridek specialaj animaciaj televid-programoj pri Peanuts, "A Charlie Brown Christmas", aperis en decembro 1965. La unua de kvar kinaj versioj, "A Boy Named Charlie Brown", aperis en 1969. estis du teatraj muzikaloj, "You're a Good man, Charlie Brown" en 1967 kaj "Snoopy!!! The Musical" en 1975. Animacia televid-serio, "The Charlie Brown and Snoopy Show" komencis en 1983.

Schulz laboris en la bildstio preskaŭ sen ĉesi dum kvindekjaroj. En 2000 li malkovris ke li havis kanceron kaj devis ĉesi. La lasta nova bildstrio de Peanuts aperis en la gazetoj de la mondo precize unu tago post la mortigo de Schulz.

Alia bildliteraturisto ne laboris en Peanuts post la mortigo de Schulz, laŭ lia volo. Tamen, liaj malnovaj bildstrioj aperas en gazetoj kaj oni faris novajn animaciajn televid-programojn pri la fikciuloj de Peanuts, kun historioj tute el malnovaj bildstrioj.

Schulz nombris la bildliteraturistojn, George Herriman (Krazy Kat), Roy Crane (Wash Tubbs), Elzie C. Segar (Thimble Theater), kaj Percy Crosby (Skippy) meze de influoj. Gravaj influoj en la fikciuloj kaj eventoj de Peanuts ankaŭ estis la amikoj kaj familianoj de Schulz kaj la eventoj de sia vivo, ĉefe sia infaneco kaj juneco.

Persona vivo

La gepatroj de Schulz estis luteranistoj. Dum kelkaj jaroj Schulz instruis infanojn dimance en metodisma preĝejo. Kristanaj temoj kelkfoje aperis en Peanuts, ĉefe en la vortoj de la knabo, Linus Van Pelt. Por la unua animacia televid-progaramo de Peanuts, "A Charlie Brown Chrsitmas" de decembro 1965, Schulz insistis ke Linus legi parton de la Evangelio laŭ Luko el La Biblio, Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo por ekspliki "la vera signifo de Kristnasko". Tamen dum la 1980-aj jaroj, Schulz diris en intervjuo ke li ĉesis iri al la preĝejo kaj devenis humanisto.

Schulz geedziĝis dufoje kaj havis kvin infanoj.

Referencoj

Eksteraj ligiloj