Charles Plumier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karolus Plumierius
(1646-1704)
Franca ekleziulo (apartenanta al la Ordeno de la Minimuloj, botanikisto, naturalisto, kaj aŭtoro de sennombraj verkoj pri botaniko. Li estis nomumita "botanikisto de la reĝo" Ludoviko la 14-a.
Franca ekleziulo (apartenanta al la Ordeno de la Minimuloj, botanikisto, naturalisto, kaj aŭtoro de sennombraj verkoj pri botaniko. Li estis nomumita "botanikisto de la reĝo" Ludoviko la 14-a.
Persona informo
Charles Plumier
Naskiĝo 20-a de Aprilo 1646
en Marsejo, Francio
Morto 20-a de Novembro 1704
en Santa Maria, apud Cádiz, Hispanio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo inĝenierobiologo • esploristo • botanikisto vd
Laborkampo natura historio vd
Doktoreca konsilisto Joseph de Tournefort vd
Verkado
Verkoj Nova plantarum americanarum genera ❦
Description des plantes de l'Amérique vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charles Plumier (naskiĝis la 20-an de aprilo 1646 - mortis la 20-an de novembro 1704) estis franca botanikisto, laŭ kiu la genro Plumeria de la biologia familio Apocinacoj estas nomita. Plumier konsideriĝas unu el la plej gravaj botanikaj esploristoj de sia tempo. Li faris tri botanikajn ekspediciojn al la Okcidentaj Hindioj, kiuj rezultis en grandega laboraĵo Nova Plantarum Americanarum Genera (1703-04), kaj estis nomumita botanikisto al la reĝo Ludoviko la 14-a de Francio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte en Marsejlo, en la aĝo de dek ses jaroj li eniris la religian Ordenon de la Minimuloj. Li dediĉis sin al la studado de matematiko kaj fiziko, faris fizikajn instrumentojn kaj estis bonega projektisto, farbisto kaj tornisto.

Li sendiĝis al la franca monaĥejo La Trinité-des-Monts (itale Trinità dei Monti) en Romo, kie Plumier studis botanikon sub du membroj de la ordeno, kaj precipe sub la botanikisto cisterciana Paolo Boccone. Post sia reveno al Francio, li fariĝis lernanto de Joseph Pitton de Tournefort, kiun li partoprenis en botanikaj ekspedicioj.

Li ankaŭ esploris la marbordojn de Provenco kaj Langvedoko. En 1689, laŭ ordono de la franca registaro, li akompanis la botanikan kolektiston Joseph Donat Surian al la francaj Antiloj, kiel ilustristo kaj dokumentisto. Ili restis jaron kaj duonon. La vojaĝa raporto, kiun de Plumier publikigis kiel Description des Plantes d'Amérique (1693), akceptiĝis de la publiko tre sukcese, kaj sekve li estis nomumita reĝa botanikisto. En 1693 laŭ ordono de la franca reĝo li faris sian duan vojaĝon, kaj en 1695 sian trian vojaĝon al la Antiloj. La materialo kolektita estis abunda: krom la libroserio Nova Plantarum Americanarum Genera ĝi plenigis la volumojn de la libroserio Filicetum Americanum de Plumier (1703) kaj plurajn pli mallongajn artikolojn por la fakaj gazetoj Journal des Savants kaj la Memoires de Trevoux.

En 1704 preparante sian kvaran vojaĝon, intencante viziti la hejmon de la arbo kinkono en Peruo, li malsaniĝis pro pleŭrito kaj mortis en la hispania urbo El Puerto de Santa María proksime de Kadizo.

Plumeria rubraruĝa frangipano estas specimeno, kiun ricevis tiun nomon omaĝe al li.[1]

Iom da historio[redakti | redakti fonton]

"Clematitis indica latifolia" el la verko "Priskribo de la plantoj de Ameriko", 1693

Ĉirkaŭ 1690, Ludoviko la 14-a el Francio subskribis traktaton kun Karlo la 2-a el Hispanio por kuna batalo kontraŭ la britoj. Revene, la hispanoj estis devigataj transigi la orientan bordon de la Hispaniola insulo al la francoj. Tiu regiono pli malfrue iĝus la nuna Respubliko de Haitio. Tuj kiam la kontrakto estis subskribita, Ludoviko la 14-a sendis jesuitan sacerdoton Charles Plumier por ekspluati kaj kolekti plantojn.

Post kelkaj monatoj, Ludoviko la 14-a sendis ŝipoficiston kiel guberniestron, Michel Bégon (1638-1710), kiu ankaŭ estis enamiĝinta botanikisto, kaj kunaj la du homoj pluigis la botanikan ekspluatadon de la insuloj. Plumier kolektis multajn plantojn, inklude de ananasoj kaj aliaj bromeliacoj, tiele komencante sian taksonomion.[2] Multaj el liaj desegnoj estis pli malfrue publikigitaj de Johann Burmann (1707-1779) en lia "Plantarum americanarum". La fuksio alvenis en Eŭropon dank'al la komplezemo de Charles Plumier dum liaj tri botanikaj ekspedicioj al la Francaj Antiloj.[3]

Liaj lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Martin Lister (1639-1712) angla naturalisto kaj kuracisto, kiu vizitis lin en Parizo, en la Monaĥejo de la Minimuloj, de la Reĝa Palaco, raportis pri liaj komplezaj kaj sinĝenaj manieroj, kaj pri liaj desegnoj kaj pentraĵoj de plantoj, birdoj, fiŝoj kaj insektoj el la Orientaj Hindioj, ĉiuj faritaj de li mem kaj tre precizaj.

Laŭŝajne, malgraŭ ke li ĝuis la reĝajn favorojn, li estis devigata peti ripetitajn fojojn, kaj plejmulte vane, pri publikigado de siaj desegnoj en la reĝa presejo. Ĉiam malrespekte estas la registaroj rilate al sciencoj en ĉiuj okazoj, kaj en ĉiuj landoj.[4]

La efikoj de la aŭstera regulo defendita de la Minimuloj estis vaste rimarkata de Martin Lister, en 1698, dum sia vizito al bibliotekoj, monaĥejoj, ĝardenoj kaj salonoj de la beletra kaj scienca Parizo. Lister ŝokiĝis pro la febranta stato de la monaĥo, observinte ke: "li elkore bedaŭris ke tiel genia kaj honesta homo, kiel la Patro Plumier, post sia reveno el la Hindioj, estis nenio alia ol haŭto kaj osto.

Pli malbone ankoraŭ, pro la rigoreco de lia ordeno, la ekleziulo ne povis manĝi nek trinki ion ajn kiu povus alporti adekvatan kuracadon, escepte de iom da malbonodoraj fiŝoj kaj herboj.[5][6]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]