Charles Rollin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Charles Rollin
Charles Rollin.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 30-an de januaro 1661 (1661-01-30)
en Parizo
Morto 14-an de septembro 1741 (1741-09-14) (80-jara)
en Parizo
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Parizo
Profesio historiisto, profesoro, verkisto
Lingvoj franca lingvo
v  d  r
Information icon.svg
Statuo de Rollin ĉe urbodomo de Parizo

Charles ROLLIN (naskiĝinta la 30-an de januaro 1661 en Parizo, mortinta la 14-an de septembro 1741 samloke) estis franca historiisto kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Rollin iĝis en 1683 profesoro pri teologio ĉe "Collège du Plessis", kaj en 1688 reĝa profesoro ĉe "Collège de France", finfine en 1696 estro de "Collège de Beauvais". Enplektiĝinte en la kverelojn jansenismajn li demisiis kaj dediĉis sin al la porjunulara verkado. En 1720 li fariĝis tamen altlernejestro.

Li postlasis multajn pedagogiajn kaj historiajn verkojn, el kiuj estas la plej gravaj jenaj: »Traité des études« (Par. 1726–31, 4 vol.); »Histoire ancienne« (1730–38, 13 vol.); »Histoire romaine« (1738–48, 16 vol.; kiun kontinuigis Crévier, Lebeau kaj Ameilhon). Pli novajn eldonojn prizorgis Didot (1845–63, 23 vol.) kaj Hachette (1837–41, 7 vol.). Je lia honoro nomis la parizanoj urban kolegion en Parizo "Collège Rollin".

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 17. Leipzig 1909, p. 68, kio legeblas tie ĉi interrete.