Charles Simic

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Simic
Persona informo
Charles Simic
Naskonomo Душан Симић
Naskiĝo 9-an de majo 1938 (1938-05-09)
en Beogrado,  Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
Morto 9-an de januaro 2023 (2023-01-09) (84-jaraĝa)
en Dovero
Lingvoj anglafrancaserba vd
Ŝtataneco UsonoSerbio vd
Alma mater Oak Park and River Forest High School • Universitato de Novjorko vd
Profesio
Okupo poeto • verkistotradukisto • universitata instruisto • ĵurnalisto • anglisto • eseisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • poeziokreiva verkado • translating activity vd
Aktiva en Strafford vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charles Simic (9-a de majo 1938 - 9-a de januaro 2023) estis usona poeto, eseisto kaj tradukisto de jugoslava deveno.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis kiel Duŝan Simic en Beogrado, Jugoslavio. Lia infanaĝo estis ombrita per katastrofoj de la Dua Mondmilito. En 1953 li elmigris kun sia patrino kaj frato al Parizo kaj jaron poste aliĝis al la patro en Novjorko. Ili baldaŭ moviĝis al antaŭurbo de Ĉikago. Liaj studoj ĉe la Universitato de Ĉikago estis interrompitaj pro lia rekrutado en la armeo en 1961. Post lia liberigo en 1963 li studis por bakalaŭro en Universitato de Novjorko. En 1964 li geedziĝis kun Helen Dubin, kaj la paro havas du infanojn.

Liaj unuaj poemoj estis presitaj en la prestiĝa poeziorevuo, Chicago Review. Lia unua libro estis publikigita en 1966.

Charles Simic publikigis pli ol dudek volumojn de poezio, eseoj kaj tradukoj de poezio. Li tradukis en la anglan el la lingvoj de Balkanio, el serba-kroata, makedona, slovena kaj ankaŭ el la franca. De 1973 li establis sian loĝlokon en Nov-Hampŝiro, kaj funkciis dum multaj jaroj kiel instruisto kaj preleganto en literaturo ĉe la Universitato de Nov-Hampŝiro, kaj eĉ kondukis la kreivajn skribklasojn.

Simic gajnis la Premion Pulitzer pro sia poezio en 1990, kiam li kolektis siajn poemojn en la libro "The World Is Not Over". En 2007 li estis deklarita la Nacia Poeto de Usono, kaj estas la 15-a poeto kiu havas tiun honoran titolon.

Ekzempla poemo de Charles Simic[redakti | redakti fonton]

Severa klimato

La cerbo mem ene de sia kranio

Li estas tre malvarma,

Laŭ Alberto Magnuso.

Li similas al surfaco de tundro

Laŭ la skalo de la universo.

Vento el la galaksio,

Altaj montoj de glacio en la malproksimo.

Polusa nokto.

Granda pasaĝera ŝipo kaptita en la glacio.

Solecaj lumoj estas ŝaltitaj sur la ferdeko.

Silento kaj kruela malvarmo.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]