Charles T. Kowal
Aspekto
| Charles Thomas Kowal | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Nomo | Charles Thomas Kowal |
| Dato de naskiĝo | 8-a de novembro 1940 |
| Naskiĝloko | Bufalo |
| Dato de morto | 28-a de novembro 2011 |
| Mortoloko | Cinebar (Vaŝingtonio) |
| Aĝo je morto | 71 |
| Okupoj kaj profesioj | |
| Okupo | astronomo |
| Geografio | |
| Ŝtato | Usono |
| Lingvoj | |
| Parolata lingvo | pola lingvo [+] |
| Ceteraj informoj | |
| Honorigo | James Craig Watson Medal [+] |
| Portalo pri Homoj | |
Charles Thomas Kowal (naskiĝis la 8-an de novembro 1940 en Bufalo, mortis la 28-an de novembro 2011 en Cinebar (Vaŝingtonio)) estis usona astronomo.
Li malkovris du satelitojn de Jupitero: Ledaon en 1974 kaj Temiston (kun Elizabeth Roemer) en 1975 (Temisto estis perdita kaj retrovita nur en 2000).
Li malkovris multenombrajn asteroidojn, inter kiu la kometon-asteroidon 2060 Ĥironon, unua malkovrita ano de la klaso de la centaŭroj.
Li malkovris ankaŭ plurajn kometojn, supernovaojn kaj, en 1978, galaksion de la Loka Grupo, kiu ricevis la nomon « nana galaksio de la Fiŝoj » kiam ĝia aneco al la Loka grupo estis pruvita.
Li ricevis en 1979 la James Craig Watson Medalon.

