Charles Wheatstone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Charles Wheatstone

Wheatstone portretita de Samuel Laurence en 1868

Wheatstone portretita de Samuel Laurence en 1868
Naskiĝo 1802
en Gloucester, Flago-de-Anglio.svg Anglio
Morto 19-a de oktobro 1875
en Parizo, Flago-de-Francio.svg Francio
Civitaneco Unuiĝinta Reĝlando
Honorigo Fellow of the Royal Society • Medalo Copley • Order of Merit for Arts and Science • Royal Medal • Albert Medal • Royal Medal
v  d  r
Information icon.svg

Sir Charles Wheatstone (* 6. Februaro 1802 en Gloucester; † 19. Oktobro 1875 en Parizo) estis brita fizikisto kaj inventisto.

Vivo kaj laboro[redakti | redakti fonton]

Charles Wheatstone (Meze)

Post la vizito de pluraj lernejoj Wheatstone eklernis la metion de konstruado de muzikaj instrumentoj de sia onklo kaj transprenis la laborejon en Londono post la morto de la onklo en 1823. Charles ne vere interesiĝis pri komercaj kaj metiaj aktivecoj kaj tial li koncentriĝis pli sur la plibonigo de la instrumentoj kaj la evoluo de teknikaj helpiloj. En 1829, li retiriĝis tute de la negoco. En 1834 li iĝis Profesoro pri eksperimenta fiziko en King's College en Londono.

Wheatstone komencis frue kun akustikaj eksperimentoj kaj faris studojn pri la sono-transmisio, la starantaj ondoj kaj diversaj muzikiloj. En 1828 li inventis la sinfonion, auntaŭanta instrumento de la koncertino[1][2]. Pli poste li okupiĝis pri optiko kaj elektrotekniko. En 1833 li rekonis, ke la mezurcirkvito inventita  de Samuel Hunter Christie estis tre taŭga por preciza mezurado de elektraj rezistancoj kaj nuntempe tiu cirkvito estas konata kiel Wheatstone-ponto[3].

En 1840 li inventis kontinue variigeblan rezistilon (reostato), kaj en 1833, la stereoskopon, per kiu li determinis la spektrajn liniojn de fajreroj de elektraj malŝargoj[4][5][6][7].

En 1834, li provis mezuri la rapidon de la kurento en elektra konduktilo, sed la rezultoj ne estis precizaj. Tamen lia aparato, uzante turnantajn spegulojn poste estis uzita fare de Foucault kaj Fizeau en la sukcesaj eksperimentoj por la mezurado de la rapido de la lumo. Sekve li evoluigis kune kun la elektra inĝeniero William Fothergill Cooke du telegrafojn– la nadlo telegrafon[8] kaj la montrilo-telegrafon. La lasta estis ĝenerale uzata kaj pli poste estis anstataŭigata per la Morse telegrafo. La elsendanta kaj ricevanta aparato de la montrilo-telegrafo konsistis el la movado de la montrilo al la unuopaj literoj kaj nombroj  provokita de  kongrua nombro da kurent-batoj.

En 1854 Wheatstone inventis la Playfairmetodon, por permana ĉifrado de mesaĝoj.

Preskaŭ en la sama tempo kiel Werner von Siemens Wheatstone malkovris kaj publikigis la dinamo-elektran principon. Lia prelego antaŭ la Reĝa Akademio la 14-an de februaro 1867okazis tuj post la  kontribuo de William Siemens, kiu prezentis la laboron de sia frato Werner von Siemens[9]. Wheatstone pritraktis la generatorojn en kiuj l bobenoj de la statoro kaj tiuj de la rotoro estas ŝaltitaj paralele, kontraŭe al Siemens, kiu priskribis la situacion kun la bobenoj en serio. Poste montriĝis, ke la versio de Wheatstone estis aparte utila por elektraj centraloj.[10]

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

En 1836 li estis nomumita membro ("Fellow") de la Reĝa Societo kiu honorigis lin dufoje (1840 kaj 1843) kun la Reĝa Medalo kaj en 1868, kun la Copley Medalo. Krome li estis ekde 1868, la portanto de la ordo Pour le mérite por scienco kaj la artoj. En la jaro 1868, li estis ankaŭ elektita kiel membro de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj . Pro tiom multe da premioj en malsamaj landoj  al li estis atribuita la nobeleco en 1868.

Honore al Wheatstone estas nomitaj, la Wheatstone glacier sur la Antarkta Duoninsulo kaj la Kapo Wheatstone , sur la orienta marbordo de Lando de Viktoria.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Concertina Patent
  2. wheatstone-patent-1829
  3. "The Genesis of the Wheatstone Bridge" by Stig Ekelof discusses Christie's and Wheatstone's contributions, and why the bridge carries Wheatstone's name.
  4. Rigardu la artikolonon de Wheatstone el 1838 "Contributions to the Physiology of Vision.
  5. {{{Titolo}}}. ISBN 978-0-85296-103-2.
  6. {{{Titolo}}}.
  7. Rigardu la prelegon de Wheatstone el 1852 "Contributions to the Physiology of Vision.
  8. {{{Titolo}}}.
  9. Proceedings of the Royal Society of London, Vol. 15 (1867), Seiten 367 und 369
  10. Deutsches Museum: Die Dynamomaschine von Werner Siemens, Entdeckungsgeschichte