Charles William Ballard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Charles William BALLARD)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Charles William Ballard (naskiĝis la 12-an de junio 1867, mortis en 1963) estis angla esperantisto kaj kontisto.

Li naskiĝis en Edgware apud Londono. En lia kvina jaro la familio transloĝiĝis al Nov-Zelando. Tie li iĝis pioniro de stenografio. Ekde la jaro 1914 li dediĉis semajne unu vesperon al Esperanto-instruo de novuloj. Li estis prezidento de Komerca Esperanto-Klubo kaj de la Esperanto-Socieco en Melburno, redaktis la revuon La Suda Kruco dum du aŭ tri jaroj kaj kunlaboris por aliaj gazetoj.