Charles de Batz-Castelmore d'Artagnan
| Charles de Batz-Castelmore d'Artagnan | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Charles de Batz-Castelmore d'Artagnan | ||
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1611 en Château de Castelmore | |
| Morto | 25-an de junio 1673 (62-jaraĝa) en Mastriĥto | |
| Mortis per | pafvundo | |
| Tombo | Nederlando | |
| Lingvoj | franca vd | |
| Ŝtataneco | Francio | |
| Subskribo | ||
| Memorigilo | ||
| Profesio | ||
| Okupo | verkisto soldato | |
| Aktiva dum | 1632– vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |



Charles Ogier de Batz de Castelmore, Kavaliro d'Artagnan (Chevalier d'Artagnan, ekde 1640) Grafo de Castelmore (ekde 1665 Comte de Castelmore) ; ĉirkaŭ 1613, en Kastelo Castelmore, en Lupiac en la nuna departemento Gers, Gaskonio, Francio — m. la 25-an de junio 1673, ekster Mastriĥto, Nederlando) estis gaskona nobelo kaj soldato, ĝentlemano (france: gentilhomme — "klano-homo" ) en la tria generacio, kiu faris brilan karieron kiel kortegano ĉe la kortego de Ludoviko la 14-a. Li komandis plurajn gvardiajn unuojn samtempe, sed estas plej konata kiel la Ĉefleŭtenanto ( france capitaine-lieutenant — "kapitana leŭtenanto" ) de la Unua Kompanio de Muskedistoj de la Reĝa Gvardio, konata kiel la "Grizaj Muskedistoj".
Li estis mortigita dum la Nederlanda Milito ĉe la Sieĝo de Mastriĥto. Je lia morto, la plenaj titoloj de d'Artagnan estis: Alta kaj potenca sinjoro, sinjoro Charles de Castelmore, Grafo d'Artagnan. La titolo Grafo d'Artagnan ne estis oficiale lia, ĉar neniu nobelletero, patentletero, estis eldonita. Tamen, ĉi tiu titolo estis uzata de la reĝa kortego kiel ĝentileco.
Fikciigita rakonto pri lia vivo fare de Gatien de Courtilz de Sandras formis la bazon de rakontado pri lia eventoplena vivo, kiu inspiris Aleksandre Dumas la Patro verki sian romanon La tri muskedistoj kaj ĝiajn du daŭrigojn, Dudek Jarojn Poste kaj La Vicgrafo de Bragelonne, en kiuj d'Artagnan estas la protagonisto.
Li akiris tutmondan famon kiel literatura rolulo, same kiel multaj filmadaptigoj, kaj rezulte li nun estas multe pli konata ol la reala historia figuro. [1][2]
En filmo kaj televido
[redakti | redakti fonton]Aktoroj kiuj ludis d'Artagnan sur ekrano inkluzivas:
- Orrin Johnson en La Tri Musketeroj (1916)
- Aimé Simon-Girard en Les Trois Mousquetaires (1921)
- Douglas Fairbanks en The Three Musketeers (1921) kaj The Iron Mask (1929)
- Walter Abel en The Three Musketeers (1935)
- Don Ameche en The Three Musketeers (1939)
- Warren William en The Man in the Iron Mask (1939)
- Gene Kelly en The Three Musketeers (1948)
- Louis Hayward en Lady in the Iron Mask (1952)
- Georges Marchal en Les Trois Mousquetaires (1953, france)
- Laurence Payne en La Tri Musketera (televido felietono) (1954)
- Maximilian Schell en La Tri Musketera (televido filmo) (1960)
- Gérard Barray en Les Trois Mousquetaires (1961, france)
- Jean Marais en Le Masque de fer (franca filmo de La Viro en la Fera Masko) (1962)
- George Nader en The Secret Mark of D'Artagnan (1962, itale)
- Jean-Pierre Cassel en Cyrano and d'Artagnan (1964, france)
- Jim Backus en The Famous Adventures of Mr. Magoo, (animacia televida adapto montrita kiel du-parta epizodo de La Famaj Aventuroj de s-ro. Magoo) (1964)
- Jeremy Brett en The Three Musketeers (televido felietono) (1966)
- John Greenwood en la Doctor Who epizodo, The Mind Robber (1968)
- Bruce Watson en The Three Musketeers (animacia usona televida serio) (1968)
- John Linĉas en The First Churchills (televida serio de BBC), epizodo 1 "La Ĉasta Nimfo" (1969)
- Kenneth Werlsh en The Three Musketeers (kanada televida filmo) (1969)
- Sancho Gracia Los Tres Mosqueteros (televida serio) (1971)
- Michael York en The Three Musketeers (1973), The Four Musketeers (1974), The Return of the Musketeers (1989) kaj La Femme Musketeer (televido miniserio) (2003)
- Mikhail Boyarsky (Miĥail Bojarskij) en D'Artagnan and Three Musketeers (1978) kaj ties daŭrigoj (1992, 1993, 2009)
- Louis Jourdan en The Man in the Iron Mask (televida filmo) (1977)
- Cornel Wilde en The Fifth Musketeer (1979)
- Cam Clarke en Dogtanian and the Three Muskehounds (animacia televida serio) (1981) [3]
- Nikolai Karachentsov en Dog in Boots (1981) [4]
- Chris O'Donnell en The Three Musketeers (1993 film) (1993)
- Philippe Noiret en La fille de d'Artagnan (La Filino de D'Artagnan akk Venĝo de la Musketeroj) (1994)
- Dennis Hayden en frua 1998 filmo de The Man in the Iron Mask
- Gabriel Byrne en The Man in the Iron Mask (1998)
- Justin Chambers en The Musketeer (2001)
- Hugh Dancy en Young Blades (televidseria piloto kiu neelsendiĝis) (2001)
- Charles Shaughnessy en Young Blades (televida serio) (2005)
- Logan Lerman en The Three Musketeers (2011)
- Rinal Mukhametov en The Three Musketeers (serio de 2013)
- Luke Pasqualino en The Musketeers (televida serio) (2014–2016)
- Matt Ingram-Jones kaj Jonathan Hansler en La Kvara Musketero (2022)
- François Civila en la dyptich de filmoj The Three Musketeers: Milady: D'Artagnan (2023) kaj La Tri Musketeroj: Milady (2024)
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Tri musketeroj, kvina ĉapitro de la unua volumo (Internacia Krestomatio de Kabe), rete legebla ĉi tie
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- docteur Maurice Bats, Descent of d’Artagnan, Impr. F. Cocharaux, Auch, 1973, pp. 55 à 60.
- Samaran, Charles (1912) (in fr), D'Artagnan, capitaine des mousquetaires du Roi: histoire véridique d'un héros de roman, Paris: Calmann-Lévy, https://archive.org/details/dartagnancapitai00sama
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ France – Land of the Musketeers – Dominique's Villas. Arkivita el la originalo je 2008-12-04.
- ↑ The Real D'Artagnan (la 30-a de decembro 2016).
- ↑ Dogtanian. Arkivita el la originalo je 2023-03-20. Alirita 2023-03-20 .
- ↑ Rusa animacio en literoj kaj ciferoj. Filmoj. Hundo en Botoj (ruse). Animator.ru. Alirita la 2-a de majo 2010 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La morto de D'Artagnan ĉe la 1673 sieĝo de Maastricht, artikolo de Hennie Reuvers en Crossroads enreta revuo

