Charles de Gaulle (poeto)
Aspekto
Charles de Gaulle | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Charles de Gaulle | ||
Naskonomo | Charles Jules Joseph de Gaulle | |
Naskiĝo | 31-an de januaro 1837 en Valenciennes | |
Morto | 1-an de januaro 1880 (42-jaraĝa) en Parizo | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | franca • bretona vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Familio | ||
Dinastio | familio de Gaulle vd | |
Patro | Julien-Philippe de Gaulle (en) vd | |
Gefratoj | Henri de Gaulle vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Charles Jules-Joseph de Gaulle (31a de januaro 1837 – 1a de januaro 1880) estis franca verkisto kiu estis pioniro de Tut-keltismo kaj la revivado de la bardismo. Li estas konata ankaŭ kiel Charlez Vro-C'hall, bretonlingva versio de sia nomo. Li estis la onklo de la generalo Charles de Gaulle.
Li lernis la bretonan, la kimran kaj la gaelan, sed neniam vizitis kelt-parolantan landon, estante metita en sia apartamento en Parizo. Renkontinte kun Théodore Hersart de la Villemarqué, aŭtoro de la verko Barzaz Breiz kiu influis lin, li iĝis sekretario de Breuriez Breiz, societo de bretonaj poetoj en Parizo. El 1864 li ekpublikigis artikolojn pri kelta kulturo, speciale pri Bretonio, kaj poezio en la Bretona lingvo.