Charles de Villers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles de Villers
Persona informo
Charles de Villers
Naskiĝo 4-an de novembro 1765 (1765-11-04)
en Boulay-Moselle
Morto 26-an de februaro 1815 (1815-02-26) (49-jaraĝa)
en Göttingen
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Göttingen vd
Profesio
Okupo oficirofilozofo • universitata instruisto • literaturisto • verkisto vd
Aktiva en GöttingenLubeko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charles de Villers (naskiĝinta la 4-an de novembro 1765 en Boulay-Moselle, mortinta la 26-an de februaro 1815 en Göttingen) estis franca verkisto kaj filozofo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1792 elmigrinte disde trans la Rejnon li retenitis survojaĝe al Ruslando en Lübeck fare de Dorothea von Rodde (fraŭlina nomo: Schlözer). Ŝi sukcesis ne nur restigi lin tie sed ankaŭ interesegigi lin pri Germanujo.

Li ekokupiĝis pri la studo de germana literaturo kaj filozofio kaj ekkomencis leteran interŝanĝon kun la plej gravaj samtempuloj de ambaŭ flankoj de la rivero Rejno (i.a. kun Goeto kaj Madamo de Staël). Li profesoris en Göttingen (ekde 1811) kaj ade peris inter la germana kaj la franca kulturo kaj spirita historio.

En 1814 li maldungitis estinte franca kapitano.

Graveco[redakti | redakti fonton]

De Villers estis la unua franco kiu klarigis al siaj samlandanoj la germanan filozofon Immanuel Kant (»Philosophie de Kant«, Metz 1801); emfaze li reklamis en siaj memstaraj skribitaĵoj kaj raportoj adresitaj al la Franca Instituto la miron de protestantismo, germana edukado kaj universtitato kontraŭigante tion al la franca jezuitismo kaj edukado malgermana: tio plej bone videblas ĉe la fare de la Instituto premiita verko »Essai sur l'esprit et l'influence de la réformation de Luther, etc.« (1804) Post la eldono de »Lettre à Madame la comtesse F. de Beauharnais sur Lübeck« (1806) li forpelitis el Lübeck.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, p. 170, kio legeblas tie ĉi interrete.