Charles de l'Écluse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles de l'Écluse
Persona informo
Char
Naskiĝo 19-an de februaro 1525 (1525-02-19)
en Arras
Morto 4-an de aprilo 1609 (1609-04-04) (84-jaraĝa)
en Leiden
Tombo Pieterskerk vd
Lingvoj latinahispanafranca vd
Ŝtataneco Suda Nederlando • Francio vd
Alma mater Genta Universitato • Malnova universitato de Loveno • Universitato de MarburgUniversitato de WittenbergUniversitato de Montpellier vd
Profesio
Okupo botanikistokuracistotradukisto • universitata instruisto • fungosciencisto • zoologo • ornitologo vd
Laborkampo plantoscienco vd
Verkado
Verkoj Hortus botanicus Leiden vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charles de l'Écluse (latine Carolus Clusius), (19-a de februaro 1525 en Arras4-a de aprilo 1609 en Leiden) estis franca botanikisto, kaj kiel unue priskribis la elamerike ĵusalvenintan terpomon.

Estas ankaŭ li, kiu enigis en Eŭropon la Tulipon jam konatan en Turkio.

Lia lernejtempo tipas de la kleruloj tiutempaj, kiam estis klera interlingvo tra tuta Eŭropo, nome Latino: 1546-e li estas studento en universitato de Loveno (nun en Belgio), en 1548 li enskribiĝas en universitato Marburg ( centra Germanio), por studi filozofion, kaj profundiĝi en la sia protestanta kristana fido. Poste jare 1550-1554 li studadas en la tiam altaksata universitato de Montpellier (mediteranemara Francio). Poste li loĝos en Vieno, Parizo, Frankfurto ĉe Majno, kaj fine Leiden (Nederlando), kie li estis docento pri botaniko.

Nymphaea lutea major, illustration extraite de Rariorum Plantarum Historia (1601).

En 1557, li tradukis al franca Cruydt-Boeck de Rembert Dodoens. Je la 26-a de januaro 1588 enmanigis al li kelkajn tuberojn de terpomoj Filipo de Sivry, guberniestro de Mons, kiu mem ricevis ili de sekvantarano de la papa ambasadoro (kelkaj plantoj estis senditaj al papo Pio la 4-a far kunulo de Francisco Pizzaro. Li tiam kiel unue konatigis la planton, kiun li nomas Taratuffi aŭ "papa-ojn de la peruanoj".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]