Charlie Haden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charlie Haden
Persona informo
Naskonomo Charles Edward Haden
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1937 (1937-08-06)
en Shenandoah
Morto 11-an de julio 2014 (2014-07-11) (76-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso,  Usono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Infanoj Tanya Haden • Rachel Haden • Petra Haden • Josh Haden
Okupo
Okupo komponisto • ĵazmuzikisto • dirigentomuzikisto • basisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.charliehadenmusic.com
vdr

Charlie HADEN (la 6an de‏ aŭgusto 1937 - la 11an de julio 2014) estis usona ĵazisto.

Haden ludis kontrabason kaj faris sian grandan salton al famo kiel la basludanto de Ornette Coleman. Lia stilo estas karakterizita per precipe lirikaj basfrazoj, kaj liaj melodioj estas relative kompleksaj. Li estas konsiderita unu el la grandaj kontrabasistoj kaj komponistoj de moderna ĵazo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Haden en 1990

Li naskiĝis en muzika familio. Ofte liaj familianoj kunludis kaj eĉ prezentus ludantajn popolajn kaj kontreajn kantojn. Li komencis sian muzikan karieron en la aĝo de du jaroj, kiel kantisto. Li daŭre kantis kun sia familio ĝis la aĝo de 15, kiam la poliomjelita malsano kiun li kontraktis difektis lian gorĝon. Kiam li ne povis kontroli sian voĉon, Haden turnis sin al ludado de kontrabaso, kaj specialiĝis pri ĝi. Li volis translokiĝi al la "granda urbo", tio estas, Los-Anĝeleso, kaj por tio li komencis labori kiel la domkontrabasisto por televidspektaklo en la ABC.

Post translokiĝo al Los-Anĝeleso en 1957 li iĝis profesia muzikisto. Li ludis kun la pianisto Hampton House kaj la saksofonisto Art Pepper. En la malfruaj kvindekaj jaroj li aŭdis Ornette Coleman ludi kun Gerry Mulligan en noktoklubo. Kvankam Coleman estis prenita de la scenejo, Haden estis tre intrigita kaj renkontis la saksofoniston. Inter ili disvolviĝis amikeco, kaj ili komencis ludi kune [1]. Li aliĝis al Coleman en New York kie ili surbendigis serion de novigaj albumoj, inkluzive de "The Shape of Jazz to Come". Albumo kiu provokis fortajn reagojn,ambaŭ flanke de aprezo. Li mem atestis, ke ludi en la harmolodia stilo estis malfacila por li, kaj komence li simple ripetus la frazojn de Coleman, sur la baso. Sed poste li akiris konfidon kaj komencis ludi siajn proprajn rolojn en prezentoj.

Samtempe kun sia revolucia laboro kun Coleman, Haden ludis kun la pianisto Keith Jarrett, la drumisto Paul Motian, kaj kun la trombonisto Russell Redd. Li fondis ankaŭ tiam la Muzikan orkestron por liberigo (angle the Liberation Music Orchestra), kiu komence aperis ĉefe ĉe maldekstraj eventoj, sed ankaŭ surbendigis unu albumon en 1969. Dum la 1970-aj jaroj, dekduoj da muzikistoj ŝanĝis la komponaĵon, la plej multaj el ili de la konsideritaj muzisktoj de la periodo. Li inkluzivis multajn kaj multfacetajn blovinstrumentojn. En 1982, la orkestro publikigis la albumon The Ballad of the Fallen kaj poste ankaŭ The Dream Keeper, albumon protestantan kontraŭ la interveno de Usono en la politiko de Sudameriko, kaj rasapartismo en Sud-Afriko. La albumo inkluzivis multajn stilojn, kaj estis unu el la muzikaj kulminoj de la grupo.

Dum sia koncertvojaĝo en Portugalio en 1971, li dediĉis sian kanton "Kanto al Che" al ĉiuj batalantoj kontraŭ koloniismo en Mozambiko kaj Angolo. La sekvan tagon li estis arestita en la flughaveno kaj pridemandita de la portugala sekreta polico. Li estis liberigita tiutage, post kiam la portugala Ministerio pri Kulturo intervenis en lia favoro, kaj kiam li alvenis en Usonon li ankaŭ estis pridemandita de la FBI [2].

En 1976 li estis unu el la fondintoj de la grupo Old and New Dreams. Krom lia laboro kun tiu grupo en la sepdekaj kaj okdekaj jaroj, li ĉefe laboris per duetoj kun siaj plej ŝatataj muzikistoj. Shepp, Coleman, Hank Jones, Kenny Baron estas nur kelkaj el la nomoj.

En 1987 li fondis sian kvarteton, kiu estas tre karakterizita per ne-normaj prezentoj, kaj kombinaĵoj de muziko kiuj klare ne estas ĵazo. Ekzemple, sudusona muziko, same kiel aranĝoj en la stilo de romantisma muziko por filmaj voĉaj bandoj de la tridekaj jaroj. Dum tiu ĉi periodo li ankaŭ komencis esplori pli kaj pli nordusonan popolmuzikon, same kiel sudusonan. Travivaĵo kiu daŭris dum multaj jaroj kaj kulminis per konkuro por Premio Grammy por Best Folk Instrumental Album en 2005. La albumo inkluzivis plurajn muzikistojn de lia proksima familio, kune kun bonkonataj muzikistoj kiel ekzemple Elvis Costello.

Dum la lastaj tri jardekoj, Haden estis unu el la plej respektataj kaj multflankaj ĵazartistoj. Estas malfacile nomi ĉiujn projektojn en kiuj li ludis aŭ kun ili, kiel gvidanto aŭ kiel akompananto. Li ludis kun multaj muzikistoj kaj en multaj stiloj. Li publikigis albumojn kaj rezultis ĉe la plej grandaj festivaloj inkluzive de la Monray Festivalo. Ankaŭ, li estis kaj restas unu el la plej politike implikitaj ĵazistoj en la arta sceno. En 2005, post unuiĝo de sia orkestro, li publikigis la albumon Not in Our Name, kiu kritikas la agadon de prezidanto George Bush, kaj la Irakan Militon.

Charlie Haden forpasis 76-jaraĝa la 11-an de julio 2014, post longa batalo kontraŭ grava malsano.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 1976: Closeness (1976)
  • 1976: The Golden Number (1977)
  • 1976: As Long as There's Music (1978)
  • 1978: Gitane (1979)
  • 1979: Mágico (1980)
  • 1979: Folk Songs (1981)
  • 1987: Etudes (1989)
  • 1987: Silence (1987)
  • 1990: Dialogues (1990)
  • 1991: Haunted Heart (1992)
  • 1990: First Song (1992)
  • 1994: Steal Away (1995)
  • 1996: Beyond the Missouri Sky (Short Stories) (1997)
  • 1997: None But the Lonely Heart (1997)
  • 2000: Nocturne (2001)
  • 2002: American Dreams (2002)
  • 2003: Land of the Sun (2004)
  • 2005: Tokyo Adagio (2015)
  • 2006: Heartplay (2006)
  • 2010: Come Sunday (2012)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]