Charlie Sheen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charlie Sheen en 2012

Carlos Irwin Estévez (3-an de septembro 1965 Novjorko, Usono), pli konate kiel Charlie SHEEN ([ĉarli ŝi:n]), estas usona aktoro kun premio Golden Globe, kaj nomumo al premio Emmy. Liaj gravaj roloj – en la televido kaj filmo – estas Chris Taylor en filmo La plotono, Rick "Wild Thing" Vaughn en la La granda bando, Charlie Crawford en la serio Freneza urbo kaj Charlie Harper en la serio Du viroj kaj unu vireto.

Li estas filo de Martin Sheen, frato de aktoroj Emilio Estevez, Renée Estevez kaj Ramon Luis Estevez.

Biografio

Li naskiĝis kiel Carlos Erwin Estévez en Novjorko kiel filo de Janet Templeton kaj Ramón Estévez (aktornome Martin Sheen). Kiam Charlie estis du jarojn aĝa, la familio translokiĝis al Malibu, Kalifornio.

Oni arestis lin en decembro de 1996 akuzante lin pri atako je sia amikino. Tiam li estis juĝita je dujara provtempo. Lin enprizonigis en 1998 sia patro, kiam li rompis la provtampajn kondiĉojn pro troa konsumado de kokaino. La instancoj devigis lin je partopreno en rehabilitado.

Kariero

Li ludis antaŭ la kameraoj unaufoje en 1974, en aĝo de 9 jaroj, en eta rolo apud lia patro. Lia filma kariero komenciĝis en 1984, li ludis la unuan ĉefrolon en 1986 en la milita filma dramo La plotono.

Li ludis en 1988 kun sia frato Emilio en la filmo Filoj de la sovaĝa okcidento. Li ludis en 1989 en la La granda bando, en 1990 en la filmo Cadence li ludis kun lia patro Martin Sheen, en The Rookie kun Clint Eastwood. Li ludis en la unua kaj dua partoj de la komika filmo Hoot shots en 1991 kaj 1993, kio plu famigis lin. Li ludis en 1993 la rolon de Aramis en la Tri muskerteroj, poste en 1994 kun Nastassja Kinski en la Terminal Velocity. Li ludis en 1999 mem en la filmo la Being John Malkovich kaj ludis en Scary Movie 3 kaj 4. En tiu lasta ludis ankaŭ lia tiaam edzino, Denise Richards. En la serion Spin city li ekludis anstataŭ Michael J. Fox, pro ties malsaneco. Ekde 2003 ĝis 2012 li ludis rolon de Charlie Harper en la serio Two and a Half Men.