Charlize Theron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charlize Theron
Oskar-premiito
Theron dum Meteor Music Awards en Irlando en 2008
Theron dum Meteor Music Awards en Irlando en 2008
Persona informo
Charlize Theron
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1975
en Ŝablono:Flagicon Benoni, Sud-Afriko
Lingvoj afrikansaangla vd
Loĝloko Los-Anĝeleso vd
Ŝtataneco Sud-AfrikoUsono vd
Partio Demokrata Partio vd
Memorigilo Charlize Theron
Familio
Edz(in)o Stephan Jenkins (1998-2001)
Stuart Townsend (2001-)
Amkunulo Stuart Townsend • Sean Penn vd
Infanoj Jackson Theron • August Theron vd
Profesio
Okupo aktoromodelofilmproduktoro • televida aktoro • filmaktoro • voĉaktoro vd
Aktiva dum 1995 - nuntempo
En TTT www.charlizetheron.com
Aktorado
Premio Ora Globo
Plej bona aktorino
2003 Monster
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charlize THERON (7-an de aŭgusto 1975, Benoni, Sud-Afriko) estas Oskar-premiita (2004) sudafrika aktorino. Ŝia gepatra lingvo estas la afrikansa, sed ŝi parolas ankaŭ sen akcento angle.

Ŝi estas sola infano de siaj gepatroj kaj 15-jaraĝa estis okulatestanto, kiam ŝia patrino mortpafis sian edzon, kiu en alkohola influo ekatakis ŝin. Oni ne akuzis la patrinon.

Kariero

Kiel 16-jaraĝa, ŝi venkis en loka beleca konkuro kaj veturis al Milano pro modela kontrakto. Fine de la kontrakta termino ŝi laboris en Novjorko kaj decidis resti tie. Ŝi studis baleton, sed pro genua traŭmato ŝi decidis forlasi la urbon kaj veturis al Los-Anĝeleso.

Ok monatojn post sia alveno, ŝi ricevis la unuan senvoĉan rolon kaj aperis en videofilmo. Ekde tiam ŝi aperis en pli kaj pli gravaj holivudaj filmoj, kiel ekzemple The Cider House Rules (La regularo de la cidrejo).

Ŝi aperis en majo de 1999 sur paĝoj de la usona revuo Playboy. Ŝi akiris Oskar-premion en 2004 kaj estis ekde 2004 reklamvango de Christian Dior.