Charlotte von Stein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Domo de la Stein-oj en Weimar, Ackerwand nr 27

Charlotte Albertine Ernestine von Stein (fraŭline: von Schardt; naskiĝinta en la 25-a de decembro 1742 en Eisenach, mortinta en la 6-a de januaro 1827 en Vajmaro) estis korteganino en la duka kortego en Vajmaro kaj proksima amikino kaj al Friedrich Schiller kaj aparte al Johann Wolfgang von Goethe, kies laboro kaj vivo estis forte influitaj fare de ŝi kaj kiu sendis al ŝi ĉ. 1700 surpaperajn etmesaĝojn.

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj gepatroj estis la ĉefadministranco Johann Wilhelm Christian von Schardt kaj Concordia Elisabeth. Dum ŝia patro estis malŝparema ekscentrulo, ŝia patrino kiu havis skotajn prapatrojn laŭdire estis tre trankvila kaj obeema. Ŝiaj gepatroj transloĝiĝis al Vajmaro kiam Charlotte ankoraŭ estis malgranda infano. Ŝia eduko inkludis literaturon, arton, kantadon kaj dancadon. Ili diris ke Charlotte estis diskreta, humura, gracia kaj obeema kia estis la patrino. Ekzistis kvar aĵoj por kiuj ŝi foruzis la plejmulton de la tempo, nome:

  • socia vivo (laŭ ŝia profesio de korteganino)
  • kuracado (ŝi havis malfortan konstitucion)
  • literaturo, teatro, arto (kiel parto de ŝia societa vivo; ŝiaj propraj klopodoj tiom impresaj)
  • bestoj (ŝi havis diversajn dorlotbestojn, ekz. katojn, hundoj kaj kolomboj)

Profesio kaj familio[redakti | redakti fonton]

En 1758 Charlotte iĝis korteganino por Anna Amalia kiun ŝi servis ĝis la morto de la dukino en 1807. La 17-an de majo 1764, Charlotte geedziĝis kun Gottlob Ernst Josias Friedrich von Stein (1735-1793). Tio ne estis geedziĝo el amo, sed faritis pli por sociaj kaj politikaj interesoj. Ofte Charlotte restis sole en Vajmaro, ĉar ŝia edzo devis vojaĝi multe, servante la dukon de Jena-Vajmaro. De 1764 ĝis 1773 ŝi naskis sep infanojn. La kvar filinoj mortis, tri knaboj (Karl, Ernst, Fritz) pluvivis. Post la nasko de la sepa infano ŝi estis fizike elĉerpita kaj bezonis kuracadojn. Ŝi ankaŭ estis la onklino de la artistino Amalie von Imhoff, kiu iĝis membro de la Reĝa sveda akademio de muziko.

Charlotte kaj Goethe[redakti | redakti fonton]

En 1774 Johann Wolfgang von Goethe kaj Charlotte von Stein renkontis en Vajmaro. Ĝi estis la komenco de profunda amikeco kiu daŭris dek du jarojn. Dum tiu tempo ŝi havis fortan influon en la laboradon kaj vivon de Goethe. Goethe prenis en sian domon ŝian dekunujaran filon Fritz (ŝian favorato), en majo 1783, kaj transprenis ties edukon al ŝia kontento. Tiu periodo de ŝia vivo eble estis la plej feliĉa ĉar ŝi estis en la centro de societa vivo kaj atento kaj renkontis multajn famajn personecojn, ekz. Friedrich Schiller, Karl Ludwig von Knebel[1] kaj Johann Georg Zimmermann. Ŝi ofte korespondis kun la edzino de Schiller, Charlotte.

Soleco kaj morto[redakti | redakti fonton]

En 1786 la profunda amikeco inter Charlotte kaj Johann Wolfgang von Goethe finiĝis kun lia subita foriro al Italio sen eĉ rakontado al ŝi li volis iri. Ne ĝis 1800 ilia rilato denove normaliĝis; eĉ tiam ĝi neniam iĝis same proksima kiel antaŭe. Post kiam sia edzo mortis en 1793, Charlotte retiriĝis de socio kaj iĝis pli kaj pli soleca. En 1794 ŝi skribis la dramon membiografian Dido. kie ŝi ankaŭ prezentis sian seniluziiĝon koncerne la konduton de Goethe. Ĝi reflektis la jarojn de 1770 ĝis 1790 kaj la situacion en Vajmaro en tiu tempo. Kiel prezentite fare de Vergilio, Dido (Reĝino de Kartago) estis abnegita fare de sia amanto Eneo kiu forveturis por Italio - klara paralelaĵo al la vivo de von Stein. Ŝia tombo - ŝi mortis 85-jara - troviĝas sur la Malnova tombejo de Vajmaro. Impona estis ŝia loĝdomo en Vajmaro, situanta proksime de la Librejo Dukino Anna Amalia.

Postvivo[redakti | redakti fonton]

La germana poeto Peter Hacks prezentis sian ludon "Gespräch im Hause Stein über den abwesenden Herrn von Goethe" en 1974. Tiu monodramo iĝis tutmonda sukceso kaj estas vidita kiel subtila analizo de la sorto de Charlotte von Stein.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En letero de Knebel adresita al sia fratino Henriette en la 18.4.1788 legeblas jena interesa bildigo de la karaktero de Charlotte von Stein: Pure, correct feeling combined with a natural, passionless, light disposition have worked together with own diligence, furthered by the contact to excellent people that harmonized with her utterly fine thirst for knowledge, to form her into a personality whose nature and existence are hardly probable to come about, in Germany, very often again. She lacks any pretentiousness or affectation; she is straight, free in a natural way, not too heavy and not too light, without enthusiasm, and yet, with spiritual warmth, takes an interest in all reasonable and in all human, is well informed and possesses a fine delicacy, even aptitude for art. (Traduko de Hans Dunkelberg laŭ: Karl Robert Mandelkow/Bodo Morawe, Goethes Briefe, 2-a eldono, 1-a volumo: "Briefe der Jahre 1764-1786", eldonejo Christian Wegner, Hamburg 1968, p. 641)

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Charlotte von Stein en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]