Kastelo Hautpoul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Chateau d´Hautpoul)
La kastelo Hautpoul.

La kastelo Hautpoul (france Château d'Hautpoul) estas kastelo lokita en la franca komunumo Rennes-le-Château.

Bv. ne konfuzi kun Hautpoul apud F-81200 Mazamet en Montagne Noire.

La kastelo aktuale ne estas malfermita al la publiko.

Estas supozo, ke la vizigotoj konstruis fortikaĵon sur ĉi tiu loko, kiu estis detruita dum la krucmilito kontraŭ la kataroj de Simon de Montfort. La ruinoj iĝis posedaĵo de Pierre de Voisins, kiu rekonstruis la fortikaĵon. Ĝi estis denove detruita dum la invado de trupoj el aragono.

Sian aktualan aspekton la fortikaĵo ricevis en la malfrua 17-a jarcento. La 2-an de septembro 1816 la kastelo estis transdonata el la havaĵo de Elisabeth de Rennes al Julie Avignon, la edzino de Michel Captier, urbestro de Rennes-le-Château ekde 1826. En la jaro 1867 ĝi iĝis posedaĵo de la fratoj Dalbiès. Aktuale (2007) posedanto de la kastelo estas Henri Fatin.

Sub la muroj estas cisterno el kiu la vilaĝo prenis sian akvon. Malantaŭ metala pordo estas mallarĝa antaŭĉambro, de kie oni povas per ŝtuparo tri metrojn malsupre atingi la plankon de la malnova cisterno. En norda direkto gvidas du metroj alta tunelo, kiu finiĝas post kelkaj metroj. Alia tunelo iras suden kaj finiĝas post 50 metroj ie sub la kastelo. Elbe ĉi tie troviĝis la malnova puto de la kastelo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]