Chaves
Chaves | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 5400 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 41 243 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 70 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 44′ N, 7° 28′ U (mapo)41.739869444444-7.4706805555556Koordinatoj: 41° 44′ N, 7° 28′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 591,23 km² (59 123 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Chaves estas portugala urbo en la distrikto de Vila Real, Norda regiono kaj subregiono Alto Trás-os-Montes, kun ĉ. 19 300 loĝantoj.
Urbo[redakti | redakti fonton]
La loĝantaro estas disigita en la fregezioj Santa Cruz-Trinidade, Madalena, kaj Santa Maria Maior: tiuj fregezioj formas la urbigitan domaron de la urbo Chaves.
Kvankam multaj el la plej malnovaj konstruaĵoj ekster la ringo de historiaj muregoj estis detruitaj por lasi lokon al novaj loĝejaroj, la mezepoka kvartalo kun siaj tipaj stratoj Rua Direita kaj Rua de Santo António estis deklaritaj historiaj zonoj. En tiuj areoj estas mallarĝaj mult-etaĝaj loĝejoj, kies origino estis limigita de la enmurigita urbo. Historie, nur la malnova kvartalo estis la urbo, kaj malmultaj konstruaĵoj estis ekster la muregoj, pro ties landlima situacio kaj la risko de invado. Sekve la disponebla loko estis malmulte kaj la tereno estis uzata ĉefe por mult-celaj konstruaĵoj, kio rezultis en tra mallarĝaj stratoj kaj mult-etaĝaj strukturoj (kun balkonoj kiuj etendas super la stratoj kaj protektis la lokanojn). Multaj el la teretaĝaj spacoj estis okupitaj de vendejoj kaj malgrandaj negocoj, dum la loĝantoj vivis en la supraj etaĝoj. Restaĵoj de tiuj balkonoj estas ankoraŭ videblaj en la mezepoka kvartalo.
Historio[redakti | redakti fonton]
La enmurigita urbo estis avangardo de la politika maltrankvileco dum la "Reconquista", kaj estis trapasita de armeoj kaj foje rabita de malamikoj. Chaves estis konstruita, detruita kaj rekonstruita kelkajn fojojn ĉu fare de kristanoj ĉu de islamanoj, kaj dum periodoj la urbo estis komplete abandonita. En 1253, Alfonso la 3-a helpis la rekonstruadon de la kastelo. Ĉirkaŭ 1258, Chaves ricevis la statuson de vila (aŭ urbo). Kvankam la muregoj estis finfine rekonstruitaj, la enkonduko de artilerio faris la kastelajn fortifikaĵojn alitempaj, kaj ili iom post iom ruiniĝis.
Modernepoke oni plibonigis la areojn ambaŭflanke de la rivero Támega. Oni aranĝis ĝardenojn, vojojn por piedirantoj kaj biciklistoj kaj oni konstruis modernan ponton.
Administracia ento[redakti | redakti fonton]
Ĝi estas sidejo de municipo kun 590,42 km² kaj 44 186 loĝantoj (2006), subdividita en 51 fregezioj, nome la jenaj:
- Águas Frias
- Anelhe
- Bustelo
- Calvão e Soutelinho da Raia
- Cimo de Vila da Castanheira
- Curalha
- Eiras, São Julião de Montenegro e Cela
- Ervededo
- Faiões
- Lama de Arcos
- Loivos e Póvoa de Agrações
- Maços
- Madalena e Samaiões
- Mairos
- Moreiras
- Nogueira da Montanha
- Oura
- Outeiro Seco
- Paradela
- Planalto de Monforte (Oucidres e Borbadela)
- Redondelo
- Sanfins
- Santa Cruz-Trindade e Sanjurge
- Santa Leocádia
- Santa Maria Maior
- Santo António de Monforte
- Santo Estêvão
- São Pedro de Agostém
- São Vicente
- Soutelo e Seara Velha
- Travancas e Roriz
- Tronco
- Vala de Anta
- Vidago, Arcossó, Selhariz e Vilarinho das Paranheiras
- Vila Verde da Raia
- Vilar de Nantes
- Vilarelho da Raia
- Vilas Boas
- Vilela do Tâmega
- Vilela Seca
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Kastelo, kun Milita Muzeo en la Ĉefturo; muregoj.
- Placo kun pilorio, preĝejo de Sankta Maria (kun monumenta orgeno) kaj preĝejo Misericordia kun tipaj blukoloraj artaj kaheloj ĝistegmente.
- Ponto Trajano super la rivero Támega.
- Fortikaĵo de Sankta Francisko.
- Varmakvaj fontoj.
- Muzeo de Nuntempa Arto Nadir Afonso.