Cheapside

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La strato Cheapside, direkte orienten al la financa distrikto kaj historia koro de Londono.

Cheapside estas strato lokita en la City de Londono. Ĝi kunligas Newgate Street al la vockruciĝo inter Queen Victoria Street, Cornhill, Threadneedle Street, Princes Street, Lombard Street kaj King William Street (tra eta sekcio nomita "Poultry"). Dum Mezepoko, la strato estis konita kiel Westcheap, por diferencigi ĝin el Eastcheap.

Cheapside estas la eksa loko de la ĉefaj vendoplacoj de Londono (cheap proksimume signifis "vendoplacon" en la mezepoka angla lingvo). Multaj el la apudaj stratoj estas nomitaj laŭ la produktaĵoj, kiujn oni origine vendis en tiuj partoj de la vendoplaco : ekzistas ekzemple Honey Lane (mielo), Milk Street (lakto), Bread Street (pano) kaj Poultry (kortobirdoj).