Chelan (lago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chelan
Akvofalo Domke
Akvofalo Domke
lago
Setlejoj Chelan kaj Stehekin, Vaŝingtonio
Landoj de la baseno Usono
Datenoj
Koordinatoj 47° 50′ N, 120° 3′ U (mapo)47.841111111111-120.04638888889335Koordinatoj: 47° 50′ N, 120° 3′ U (mapo)
Chelan (Vaŝingtonio)
Chelan (Vaŝingtonio)
DEC
Chelan
Chelan
Map
Chelan
Supermara alteco 335 m
Surfaca areo 134,9 km²f5
Maksimuma longo 81 kmf6
Maksimuma larĝo 2,9 kmf7
Akva volumeno 19,5 m³f8
Maksimuma profundo 453 mf10
Averaĝa profundo 43 mf11
Borda longo1 175,7 km[1]
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Chelan (47° 50′ 28″ N 120° 02′ 47″ U / 47.84111 °N, 120.04639 °U / 47.84111; -120.04639 (mapo)) estas mallarĝa, 90 kilometrojn longa lago en kantono Chelan, norda Vaŝingtonio, Usono. Ĝin nutras kaskadetoj kaj torentoj laŭ la lagbordo. Kun maksimuma profundo de ĉ. 470 m, ĝi estas la tria plej profunda lago en la lando kaj la naŭa plej profunda en la mondo. La surfaco de la lago altas 335 metrojn super la marnivelo. La averaĝa larĝo de la lago estas ĉ. 3 km.

La vorto Chelan venas de la indiana vorto cilian, laŭsence "profunda akvo" aŭ "lago" aŭ "blua akvo" (laŭ diversaj informantoj).

Ĉe la lagbordo situas du urbetoj, Chelan je la sudorienta ekstremaĵo de la lago, kie ĝia akvo elfluas tra elektroprodukta digo en la riveron Chelan, kaj je la nordokcidenta fino de la lago, Stehekin, kiu atingeblas nur per boato, aviadilo, aŭ piedoj. La suda bordo de la lago apartenas al ŝtata parko atingebla per aŭto el la urbeto Chelan. La norda porcio de la lago estas protektita per Chelan National Recreation Area.

Chelan kiel vidita de la suda bordo de Usona Ŝoseo 97.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kendra W, Singleton L (1987). Morphometry of Lake Chelan. Alirita 26-an de Junio 2007.