Chelsea Clinton
Chelsea Victoria CLINTON (naskita la 27-an de februaro 1980 en Little Rock, Arkansaso) estas usona socia aktivulino kaj aŭtoro. [1]
Ŝi estas la sola infano de la antaŭa usona prezidanto Bill Clinton kaj la antaŭa usona ministro pri eksterlandaj aferoj kaj usona prezidenta kandidato Hillary Clinton en 2016. Ŝi estis speciala korespondanto por NBC News de 2011 ĝis 2014, [2] kaj nun laboras por la Clinton Foundation kaj la Clinton Global Initiative, inkluzive de elstara rolo en la fondaĵo kaj servado en ĝia estraro. [3]
Clinton respondecis pri gastigado de la Blanka Domo de la 3-a de januaro 2001 ĝis la eksiĝo de ŝia patro kiel prezidanto la 20-an de januaro, ĉar ŝia patrino tiam jam ekoficis kiel senatano por la subŝtato Novjorkio.
Clinton studis ĉe Universitato Stanford ĝis 2001, akirante diplomon pri historio. [4] Ŝia disertaĵo temigis la mediacian rolon de ŝia patro en la belfasta interkonsento en Nord-Irlando. [5][6] Ŝi poste daŭrigis siajn studojn en Anglio, akirante magistran diplomon pri internacia politiko de la Universitato de Oksfordo. [7][8]
En 2004, ŝi aliĝis al advokata firmao McKinsey & Company en Novjorko. [9] Ekde 2005, ŝi loĝas en la kvartalo Chelsea de Manhatano.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Chelsea Clinton (February 21, 2024).
- ↑ Carter, Bill, "Chelsea Clinton to Report for NBC", The New York Times, November 14, 2011.
- ↑ "Unease at Clinton Foundation Over Finances and Ambitions", August 14, 2013, paĝo A1.
- ↑ Watson. (2004) Life in the White House: A Social History of the First Family and the President's House. State University Press of New York, p. 158–60. ISBN 978-0-7914-6098-6.
- ↑ Purdum, Todd S.. "Chelsea Clinton, Still a Closed Book", The New York Times, June 17, 2001.
- ↑ . Power Punk: Chelsea Clinton. The New York Observer (December 15, 2003). Arkivita el la originalo je October 12, 2016. Alirita October 11, 2016 .
- ↑ "Chelsea Clinton heads for Oxford", BBC News, July 21, 2001.
- ↑ Chelsea faces finals test. Oxford Mail (UK) (June 18, 2003). Arkivita el la originalo je October 16, 2019. Alirita August 5, 2010 .
- ↑ Kantor, Jodi. "Primed for a Second Stint as First Daughter", The New York Times, July 30, 2007.

