Chelsea Rae Moses

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Chelsea Rae Moses
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1995 (1995-07-16) (28-jaraĝa)
en Hollidaysburg
Lingvoj anglaEsperanto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo aktorodancisto • jutubisto • esperantisto
vdr

Chelsea Rae MOSES (naskiĝis la 16-an de julio 1995 en Hollidaysburg, Pensilvanio) estas usona aktorino, dancistino, jutubistino kaj esperantistino.

Ŝi lernis Esperanton en julio 2020 per Duolingo. Jam kvar monatojn poste, la 7-an de novembro 2020, ŝi debutis kiel esperantista jutubistino per filmeto, en kiu ŝi prezentis sin dulingve en la angla kaj Esperanto. Ĝis majo 2021, ŝi publikigis pli ol 40 pliajn filmetojn en Esperanto en sia jutuba kanalo "Chat with Chelsea". Ŝiaj temoj estas i.a. la lernado de Esperanto kaj de aliaj lingvoj, la kronvirusa pandemio, politiko kaj intervjuoj kun famaj esperantistoj.

En januaro 2021, ŝi unuafoje prezentis kanton en Esperanto, nome sian tradukon de "Lavango" ("Landslide") de Fleetwood Mac. Ĝin sekvis en aprilo 2021 ŝia originala kanto "For".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]