Chemnitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono
Marx-monumento kun fona tabulo: "Proletoj ĉiulandaj unuiĝu!"

Chemnitz [KEMnic] (ĉeĥe Saská Kamenice, sorabe Kamjenica) estas eksterdistrikta urbo en la sudoriento de Germanio, kiu situas je la norda rando de Ercmontaro. Ĝi estas la tria plej granda urbo en Saksio. Por honori la filozofon Karl Marx la "realsocialismaj" regantoj en 1953 ŝanĝis la nomon de la urbo al Karl-Marx-Stadt. Ekde 1990, la jaro de la unuiĝo de Orienta kaj Okcidenta Germanio, la urbo denove nomiĝas Chemnitz. De tiam konsiderinde malkreskis la loĝantaro ( de ĉirkaŭ 315.000 al 246.000 en la jaro 2008).

Faktoj

  • Alteco: 296 m super la marnivelo
  • Areo: 220,85 km2
  • Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
  • Loĝantaro: ĉ. 248.000 (en 2003)
  • Situo: 50°50' NO, 12°55' OR

Famaj personoj en / el Chemnitz

Esperanto en Chemnitz

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Esperantistoj el Chemnitz

Eksteraj ligiloj

Informoj pri lokaj Esperanto-kunvenoj troveblas je: http://www.esperanto.de/vereine/gruppen.html#Chemnitz