Cherokee (Ray Noble)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cherokee estas ĵaza normkanto, kiun komponis la angla muzikisto kaj komponisto Ray Noble en la jaro 1938 por sia kvinmovimenta Indiana Suito post transloĝiĝo en Usonon.[1] La peco havas la subtitolon Indian Love Song kaj estas amdeklaro al indiana junulino. Noble verkis ankaŭ la kantotekston, kiu gloras el vira vidpunkto dolĉan indianan knabinon.

Strukturo de la komponaĵo

La kanto havas la klasikan kantoformon AABA.[2] En parto A de la peco la melodio baziĝas sur „indiana“ kvintonismo, submetita per tre strangaj harmonioj, dum kiam ĝi en la „eŭropa“ parto B evoluas konvencia-harmonie. La ritmo alprenas duoblan rapidecon, tiel ke la peco havas 64 taktojn. Origine oni ludis kaj kantis la pecon kiel amkanto per modera rapideco.

Efikohistorio

Indian Suite surdiskiĝis komence fare de Ray Noble kaj lia orkestro. En 1939 bandestro kaj tenorsaksofonisto Charlie Barnet reekprenis la pecon Cherokee; Per sia svingo-bando kaj kun nova aranĝaĵo de Billy May li faris ĝin komerca sukceso kaj sekvatempe sia rekonmelodio je ŝanĝita formo al Redskin Rhumba. Ĵaza normkanto Cherokee fariĝis ankaŭ per per sonregistraĵoj de la bandegoj de Count Basie kaj Duke Ellington, pli malfrue tamen ankaŭ de Lionel Hampton kaj Stan Kenton.

La plaĉa svingversio tamen per tio ne pereis. En 1946 la pecon interpretis Peggy Lee en la filmo Jasper in a Jam, en 1959 ĝi konsistigis la muzikan pinton en la filmo The Gene Krupa Story. Ankaŭ Sarah Vaughan ofte kantis la pecon (unua registraĵo en 1955).

Kurt Henkels muzikis kun la dancorkestro de Radio Lepsiko la aranĝaĵon de Werner Baumgart laŭ stilo de progresema ĵazo, kiu vekis tutmondan atenton.[3] Multaj muzikistoj de bibopo kaj novbopo ĉiam denove publikigis la pecon; famiĝis la registraĵoj de Clifford Brown kaj Freddie Hubbard. Belegan saksofonan kodon enhavas la versio de Don Byas (1961). Sur la lumdisko I Remember Clifford de Arturo Sandoval el la jaro 1992 ekzistas kune kun Ernie Watts versio de tempo de 320 batoj por minuto. Wynton Marsalis lumigis la pecon sur sia disko Standard Time Vol. 1 per du tre malsamaj versioj.

Funkcio kiel biboptemo

Komence de la 1940-aj jaroj Charlie Parker malkovris la pecon kaj ludis ĝin ofte pro ĝiaj interesaj haromonioj. Laŭ la stilo de bibopo la peco estis ludata multe pli rapida. Finfine Parker metis novan melodion super la nur iomete modifitajarmonioj kaj nomis la pecon Ko Ko. Li surdiskigis ĝin en 1945 kun Dizzy Gillespie, ĉar lia tiam regula trumpetisto Miles Davis rifuzis ludi la pecon kun tempo de pli ol 300 batoj por minuto; li „ne volis hontiĝi“ (jen tekstas lia membiografio). Ofte oni povas aŭdi la pecon Cherokee/Ko-ko ankaŭ nuntempe je improvizadkunsidoj, je kio la tempo ofte estas treege plirapidigata.

Ne nur Ko Ko baziĝas sur la harmonioj de Cherokee, sed ankaŭ la pecoj Warming Up a Riff kaj Homecooking de Charlie Parker. Ankaŭ Serge Chaloff (Blue Serge), Donald Byrd (The Injuns), Warne Marsh (Marshmallow), Horace Silver (Hillbilly Bebopper) kaj Sonny Rollins (B-Quick) uzis la harmoniojn kiel elirpunkto por siaj biboptemoj.

Literaturo

  • Hans-Jürgen Schaal (Hrsg.): Jazz-Standards. Das Lexikon; Bärenreiter, Kassel/Bazelo/Londono/Novjorko/Prago, 2004 (3-a eldono); 589 S. ISBN 3-7618-1414-3.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Temas pri launua movimento de la suito. Sekvas la movimentoj Comanche War Dance, Iroquois, Seminole kaj Sioux Sue
  2. Je tio la partoj A iomete varias, tiel ke ĝi montras la formon A1-A2-B-A2.
  3. Gerhard Conrad Werner Baumgart: Ein schon vergessener deutscher Jazzer? Jazz Podium 3/2012: 38-41. La versio reaperis sur la albumo de Deutscher Musikrat Musik in Deutschland 1950–2000: Big Bands 1950–2000