Chevrolet Viva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chevrolet Viva
automobile model series
Produktanto Toljatti (Rusio)
Gepatra kompanio GM-AvtoVAZ
Aliaj nomoj VAZ-21236
Produktkvanto malpli ol 10 000
Produktata 2004-2008
Klaso kompakta
Motoro kaj transmisio
Motoro FAM1 Ecotec Z18XE (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1796 cm³, 125 ĉevalpovoj; Opel)
Transmisio la 5-ŝtupa mekanika
Pezo kaj povumo
Pezo 1 700 kg (3 748 lb)
Dimensioj
Longeco 4 252 mm
Larĝeco 1 709 mm
Alteco 1 425 mm
Veturalteco 157 mm
Benzin-kapacito 13,73 USgal (52 l)
Volumo de pakaĵujo 121,519 USgal (460 l)
Modeloj
Aliaj modeloj Opel Astra G
vdr

Chevrolet Viva (ruse Шевроле Вива) estis la rusia aŭto de la kompakta klaso. Ĝi estas amase fabrikata en Toljatti (Rusio) de la kunlabora kompanio GM-AvtoVAZ en 2004-2008. Ĝi estis la kopio de Opel Astra G kaj havis nur unu varianton de la motoro kaj rapidumskatolo. Oni planis fabriki ĝis po 17 mil aŭtoj jare, sed pro malalta aĉetado produktis malpli ol 10 mil sume antaŭ ĉesigo de la fabrikado en 2008.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni pripensis du variantojn de la nomo — Vivo kaj Nova. Oni promesis ke la rusia versio kostos je 15% malpli ol la importita analogo[1]. Oni planis ke post unu jaro ĝi estos fabrikata je 43% el la rusiaj elementoj, poste je 67% kaj post tri jaroj je 93%[2][3]. Jam en decembro 2003 estis elektita la nomo[2].

La 23-an de septembro 2004 komenciĝis la fabrikado de la aŭtoj en Toljatti[4]. Ĝis aprilo 2005 estis produktitaj 456 aŭtoj kiuj servis kiel nuraj eksponaĵoj en la oficialaj vendejoj[5].

Unue ĉiuj elementoj krom la tegaĵoj de la sidiloj kaj de pordaj enmetaĵoj estis importataj. La korpusoj de la aŭto estis alportataj de la Opel-fabriko en Pollando dum en Toljatti oni nur veldis kaj farbis ilin je la koloroj de Chevrolet Niva[4]. En julio 2005 en Rusio estis produktataj 30% de elementoj[6].

Oni celis fabriki la aŭton, kiu kostos en Rusio malpli ol Ford Focus, produktata en Vsevoloĵsko[4]. Sed en realo la prezoj rapide altiĝis, la baza (L) kaj meza (LS) versioj apenaŭ troveblis en vendejoj. Pro malvigla aĉetado la produktado stagnis[7]. En 2005 estis fabrikitaj nur 2000 aŭtoj (anstataŭ planitaj 7500)[8] kaj en aŭgusto 2005 aperis onidiroj pri eventuala fermo de la projekto[9]. Krome jam en 2005 aperis la nova versio de Ford Focus, pli alloga rilate opciojn kaj prezojn[8].

En oktobro 2005 oni anoncis ĉesigon de la fabrikado de Chevrolet Viva por anstataŭigi ĝin per la nova versio — Viva Adrenaline. Tio estis la sama Chevrolet Viva, sed perfektigita de la oficiala ateliero Irmscher. Ĝi ricevis pliajn aerodinamikajn surmetaĵojn, spojleron sur la kofrujo, gutoformajn flankospegulojn, 16-colajn fanditajn radodiskojn, duobligitan kromitan ellastubon, iom malpli altan veturaltecon kaj pli sporte dezajnitan interieron. Ĉiuj aŭtoj havis klimatizilon, elektre regeblajn flankospegulojn kaj la glacolevilojn. Tamen la aŭto estis tro kosta kaj preskaŭ ne reklamata, do ne tre populara[10]. Ĝi estis produktata en tri koloroj: brile flava, skarlata kaj nigra. En la merkato ĝi devis iĝi konkuranto de Mitsubishi Lancer[11].

Tamen jam en septembro 2006 oni anoncis relanĉon de la fabrikado de Chevrolet Viva[12]. En februaro 2008 la fabrikado de ambaŭ versioj definitive ĉesis, ĉiuj aŭtoj estis disvenditaj[13].

Teknikaj karakterizoj[redakti | redakti fonton]

La aŭto estis kreita surbaze de la platformo Opel Astra T-3000. Tio estis kopio de Opel Astra G, kiu estis produktata en Germanio en 1998-2004 kaj plu produktata en Pollando kaj Brazilo[14].

Tiu aŭto antaŭe bone vendiĝis en Rusio kaj najbaraj landoj, do oni prognozis sukceson ankaŭ al ĝia kopio. Diferencoj disde la germana originalo estis etaj kaj koncernis kradon de la radiatoro, frontan bufron, ŝildetojn, malantaŭan lumilon, koloron de la instrumenta panelo, materialon kaj kolorojn de la sidiloj (la samaj kiel ĉe Chevrolet Niva). Same kiel ĉe Opel Astra G, destinitaj por Rusio, estis instalitaj pli pova akumulilo (62 amperhoroj), protektilo de la motoro, pli fortika suspensio, estis pli granda veturalteco, 15-colaj radoj (anstataŭ 14-colaj). Ĉiuj aŭtoj havis ABS, hidraŭlikan stirhelpilon, centran seruron, kontrauŝtelan blokilon[4].

La motoron oni elektis la saman kiel por Chevrolet Niva — FAM1 Ecotec Z18XE, kie FAM1 estas mallongigo de Family 1, kio signifas ke ĝi apartenas al la unua motora familio. Ĝi plenumis postulojn de la normo Euro IV kaj estis la kvarcilindra, 16-valva, benzina, volumeno 1796 cm³, 125 ĉevalpovoj[4].

Ekzistis tri versioj: L, LS kaj GLS.

Al la baza versio L mankis klimatizilo, muzikilo, elektre regeblaj glacoleviloj kaj flankospeguloj, postaj kapapogiloj, aerkusenoj, reguligado de la stirilo. Haveblis ABS, diskaj bremsoj ĉe la radoj, la centra seruro distance regebla, izotermaj glacoj, alarmosistemo.

La versio LS havis ankaŭ fanditajn radodiskojn, hejtilon de la malantaŭa glaco kaj la frontan bufron kun integritaj kontraŭnebulaj lumiloj de la modelo Astra Coupe.

La versio GLS havis ĉiujn menciitajn opciojn kaj iujn pliajn, inkluzive de duspoka sporta stirilo kaj alian instrumentan panelon[15].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Российские Chevrolet Astra появятся в 2005 году (ruse). AutoNavigator.ru (2003-10-28). Alirita 2019-09-02.
  2. 2,0 2,1 Российская Opel Astra получила имя Chevrolet Viva (ruse). AutoNavigator.ru (2003-12-15). Alirita 2019-09-02.
  3. Российский Chevrolet Viva будет 23 сентября (ruse). AutoNavigator.ru (2004-05-26). Alirita 2019-09-02.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Сергей Захарченко (2004-10-01) Имя обязывает (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-09-02.
  5. Chevrolet Viva выпустят больше (ruse). AutoNavigator.ru (2005-03-28). Alirita 2019-09-02.
  6. Chevrolet Viva ещё больше обрусеет (ruse). AutoNavigator.ru (2005-07-12). Alirita 2019-09-02.
  7. Сергей Канунников (2006-03-01) Опыт эксплуатации Chevrolet Viva 1,8 GLS. Без вины виноватая (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-09-02.
  8. 8,0 8,1 Chevrolet Viva: Муки жадности (ruse). Kolesa.ru (2005-07-01). Alirita 2019-09-02.
  9. Chevrolet Viva перестанут выпускать (ruse). AutoNavigator.ru (2005-08-02). Alirita 2019-09-02.
  10. Бедная Viva (ruse). Avtoizvestija (2006-12-11). Alirita 2019-09-02.
  11. Chevrolet Viva — версия «Адреналин» (ruse). AutoNavigator.ru (2005-10-28). Alirita 2019-09-02.
  12. Производство Chevrolet Viva возобновят (ruse). AutoNavigator.ru (2006-09-25). Alirita 2019-09-02.
  13. Chevrolet Viva сняли с производства в России (ruse). AutoNavigator.ru (2008-03-18). Alirita 2019-09-02.
  14. Сергей Канунников (2005-01-01) Тест: Chevrolet Viva. Первенец из тольятти (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-09-02.
  15. Chevrolet Viva. История и обзор модели (ruse). Alirita 2019-09-02.