Chiara Margarita Cozzolani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chiara Margarita Cozzolani
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1602 (1602-11-27)
en Milano
Morto 30-an de novembro 1677 (1677-11-30) (75-jaraĝa)
en Milano
Lingvoj itala
Okupo
Okupo komponistomonaĥino
vdr

Chiara Margarita COZZOLANI (1602 - 1678) estis kantistino kaj baroka komponistino, kiu naskiĝis en Milano, Italio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 37 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Ŝi estis la plej juna infano de riĉa komercista familio. Oni povas supozi, ke ŝi ricevis ampleksan muzikan edukadon ekde sia infanaĝo, kiel estis kutimo en tiu epoko por la knabinoj de riĉaj familioj. Je la aĝo de 18, Chiara Margarita sekvis la paŝojn de kelkaj el siaj familianoj: ŝia fratino, onklino kaj nevinoj prenis siajn religiajn votojn en la benediktina monaĥejo Santa Radegonda en Milano. Ŝi elektis 'Chiara' kiel sian religian nomon. Multmaniere ŝia vivo karakterizas la sorton de milanaj noblaj virinoj, el kiuj la plej multaj fariĝis monaĥinoj en la frua 17-a jarcento.

Multaj monaĥejoj de tiu periodo estis famaj pro ilia muzika agado. Tiusence la monaĥejo Santa Radegonda fieris pro tio, ke ĝi havis la plej bonajn muzikistojn en Milano, kiuj regule koncertis por familiaj kaj fojaj eminentuloj. Cozzolani estis la reĝisoro de almenaŭ unu el la du korusoj, kiujn havis la monaĥejo. Lerta komponistino, ŝi publikigis plurajn kolektojn de motetoj kaj konĉertoj. Chiara Margarita Cozzolani estis la plej elstara kaj fekunda komponistino el ĉirkaŭ dekduo da monaĥinoj, kiuj publikigis sian propran muzikon en la unuaj dekoj de la XVII-a jarcento.

Tiel alte estimata estis la verko de Cozzolani, ke en 1640 ĝia unua eldono, Primavera di fiori musicali, estis rajtigita de la eklezio, dediĉita al ĉefepiskopo Monti. Bedaŭrinde, ĝi perdiĝis dum la dua mondmilito kune kun kelkaj el ŝiaj sekularaj kantatoj.

Ŝia komponaĵo de 1642, Concerti sacri, dediĉita al Mathias de Medici, inkludis motetojn por du ĝis kvar voĉoj uzante novajn teknikojn laŭ la lombarda stilo. Ŝia lasta eldonita volumo, verkita en 1650, enhavis grandskalajn vesprojn kun mikstaj verkoj de soloj kaj duetoj kaj du korusaj antifonoj akompanataj de violonoj kaj orgeno.

Ĉi tiuj eksterordinaraj sanktaj pecoj, kun alta malfacileco en la verkado por voĉoj, malkaŝas la konsiderindan kantkapablon de la ĥoristinoj reĝisoritaj de Cozzolani.

La sama eldonaĵo prezentis psalmojn, motetojn kaj kripan pecon dediĉitaj al la Virgulino Maria por ok voĉoj, kiuj enhavis partojn por viroj. Tio montras ankaŭ la komencon de spiritaj kaj muzikaj rilatoj pli rafinitaj kaj inkluzivaj.

Kvankam ŝi pasigis sian plenkreskan vivon en klostro, for de la ĉefaj tendencoj de la socio, Cozzolani certe konis la muzikon de Monteverdi. Ŝajnas ke ŝi havis kontakton kun la opero kaj aliaj specoj de fruaj unuvoĉaj scenejoj, kio evidentiĝas en la granda sendependa sento de ŝiaj voĉaj linioj, Ŝia publikigita muziko cirkulis ankaŭ en Germanio kaj Francio, kio montras ŝin kiel rimarkinda komponistino de sia tempo. La unua moderna eldono de ŝiaj kompletaj motetoj estis farita en 1998.

Cozzolani komponis malpli ofte por la resto de sia vivo, kiam ŝi entreprenis pli da monaĥejaj devoj, funkciante kiel priorino kaj abatino.

Kiel abatino ŝi firme defendis la muzikan rajton de la monaĥinoj, kiam ĝi estis atakita de la strikta ĉefepiskopo Alfonso Litta. Li volis enkonduki reformon en la konvento limigante muzikan praktikadon de la monaĥinoj, kaj aliajn kontaktojn kun la ekstera mondo. La intencoj de la ĉefepiskopo malsukcesis, parte pro la refuto de ŝia samtempulo Filippo Picinelli, kiu en raporto al la Ateneo de milanaj literaturistoj, en la jaro 1670 skribis: "La monaĥinoj de Sankta Radegonda estas dotitaj de tia malofta kaj delikata muzika talento, ke ili estas agnoskataj kiel la plej bonaj kantistinoj en Italio [...] ili portas la nigran benediktan veston de Benedikto el Nursio, sed por la aŭskultantoj ili similas melodiajn blankajn cignojn, plenigante la koron per miro kaj levante la spiriton en siaj preĝoj. Inter ĉi tiuj fratulinoj, Donna Chiara Margarita Cozzolani meritas la plej altan laŭdon: ŝia nomo estas Chiara, laŭ vorte Klara, sed ŝi pli valoras, kaj Margarita, laŭ vorte Perlo  pro sia nekutima kaj bonega spriteco en la muzikkomponado.”

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Primavera di fiori musicali, por 1–4 voĉoj kaj continuo, op. 1 (Milano 1640) (perdita)
  • Koncertoj sacri, por 2–4 voĉoj kaj continuo, op. 2 (Venecio 1642)
  • Scherzi di sacra melodia, por 1 voĉo kaj continuo op. 3 (Venecio 1648) (continuo perdita)
  • Salmi à otto... Motetti ei dialoghi, por 2–8 voĉoj kaj continuo, op. 3 [sic] (Venecio 1650)
  • Ne, ne neniu che mare, aria (perdita)

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • La Sonoj de Milan, 1585–1650, de Robert L. Kendrick. (Oxford Universitata Gazetaro, Usono (21 novembro 2002)
  • Celestial Sirenoj: Monaĥinoj kaj Ilia Muziko en Frua Moderna Milan de Robert L. Kendrick. (Oxford Monografioj sur Muziko, 1996)