Chicago Bulls
Chicago Bulls | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
basketbala teamo ![]() | ||
Komenco | 1966 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Ĉikago | |
Posedata de | Jerry Reinsdorf • Dick Klein vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La klubo Chicago Bulls - prononco laŭ sistemo IFA [ʃɪkˈɑːɡə͡ʊ bˈʊlz], esperantlingve Ĉikagaj Virbovoj aŭ pli ĝuste Ĉikagaj Taŭroj - estas klubo de korbopilkado aŭ pli fake basketbalo en Ĉikago, Ilinojso, kiu fondiĝis en 1966. La profesia unua vira teamo de la klubo konkuras en la ligo Nacia Korbopilkada Asocio (aŭ Nacia Basketbala Asocio), angle nomata National Basketball Association (laŭ sistemo IFA [nˈaʃənə͡l bˈaskɪtbɔːl ɐsə͡ʊsɪˈe͡ɪʃən], mallongige NBA, [ɛn biː ˈe͡ɪ]), la plej granda ligo en Nordameriko por profesia vira korbopilkado, komponita de 30 teamoj el Usono kaj Kanado - la NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la nacian glacihokean ligon NHL, la nacian usonfutbalan ligon NFL kaj la superan basbalan ligon MLB. La profesia unua vira teamo de la klubo estas parto de la Centra Divizio de la Nacia Basketbala Asocio. Ĉeftrejnisto de tiu teamo ekde la 22-a de septembro 2020 estas Billy Donovan. Siajn hejmajn matĉojn la teamo ekde 1994 okazigas en la stadiono United Center.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]![]() la stadiono United Center en 2015 |
![]() la antaŭa stadiono Chicago Stadium, malkonstruita en 1995 (bildo de 1956) |