Chichicastenango
Chichicastenango | |||
---|---|---|---|
municipo de Gvatemalo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 14006 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 150 932 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 377 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 57′ N, 91° 7′ U (mapo)14.944214-91.110531Koordinatoj: 14° 57′ N, 91° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 2 075 m [+] | ||
Areo | 400 km² (40 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-06:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chichicastenango [+] | |||
Ĉiĉikastenango (en la hispana : Chichicastenango [ĉiĉikasteNANgo]) estas urbo en la distrikto El Quiché de Gvatemalo, kiu estas konata pro sia parte konservita majaa kulturo. Ĝi situas sur montaro je altitudo de 1 965 metroj super la marnivelo, kaj estas ĉirkaŭ 140 kilometrojn nordokcidente de la ĉefurbo Gvatemalurbo.
La urbo ricevis sian nomon de la hispanaj konkistadoroj kiuj nomis ĝin Tzitzicaztenanco ("la urbo de urtikoj") en la naŭatla lingvo.
La bazaro
[redakti | redakti fonton]Chichikstanango estas fama pro la bunta bazaro kiu okazas en la urbo dimanĉe kaj ĵaŭde, kaj estas konsiderita unu el la plej grandaj en Mezameriko. Komercistoj de la tuta regiono venas al la bazaro, prezentante siajn diversajn varojn: ŝtofoj, diversaj manfaritaĵoj, ceramikaĵoj, lignoskulptaĵoj, ledaj produktoj, kuracplantoj kandeloj, bestoj, legomoj, maĉetoj kaj aliaj laboraj kaj hejmaj iloj.
La granda bazaro estas disvastigita sur grandaj partoj de la urbocentro kaj en la stratetoj ĉirkaŭ la ĉefplaco, kie oni povas ankaŭ trovi budojn ofertantajn manĝaĵojn al bazaraĉetantoj.
La bazaro funkcias ankaŭ kiel vidindaĵo por vizitantoj al Gvatemalo, kaj ĝi povas esti atingita per navedoj kiuj foriras matene de Antigvo aŭ Panajachel, por pasigi kelkajn horojn butikumante, kaj revenas la saman tagon.
Preĝejo Sankta Tomaso
[redakti | redakti fonton]Proksime de la merkato estas la Preĝejo de Sankta Tomaso (hispane Iglesia de Santo Tomás), kiu estis konstruita en 1545 sur la restaĵoj de antaŭkolumba templo, kaj estas uzita fare de la loka pastraro por plenumi tradiciajn ritojn ĝis nuntempo. Ĉiu el la 18 ŝtupoj kondukantaj al la preĝejo simbolas unu el la monatoj de la majaa kalendaro.