Chico Science

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chico Science
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1966 (1966-03-13)
en Olinda
Morto 2-an de februaro 1997 (1997-02-02) (30-jaraĝa)
en Recife
Mortokialo trafikakcidento
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo kantistokomponisto
TTT
Retejo http://www2.uol.com.br/JC/chicoscience/carreira.htm
vdr

Chico Science, realnome Francisco de Assis França (naskiĝinta la 13-an de marto 1966 en Olinda; mortinta la 2-an de februaro 1997 en Recife) estis brazila muzikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Chico Science estis kun sia bando Nação Zumbi unu el la fondintoj de Mangue Beat, muzikstilo interliganta tradiciajn muzikformojn de nordorienta Brazilo (ekzemple foroo kaj marakatuo) kun modernaj elementoj (ekzemple funko kaj hiphopo. Lian muzikon influis interalie James Brown.

Komence Chico Science estis mebro de la grupoj Orla Orbe kaj Loustal. Proksimume 1991 li fondis la bandon Nação Zumbi kaj verkis kune kun Fred 04, kantisto de la grupo Mundo Livre S/A, la manifeston de Mangue Beat Caranguejos Com Cerebros („cerbohavaj kankroj“). Dum koncertvojaĝoj tra norda Ameriko kaj Eŭropo la muzikgrupo ricevis multan respekton kaj validis kiel unu el la plej novigemaj brazilaj bandoj de la 1990-aj jaroj. Chico Science kaj Nação Zumbi kune surdiskigis por du muzikalbumoj: Da Lama ao Caos (1994) kaj Afrociberdelia (1996).

Chico Science mortis en la aĝo de 30 jaroj dum trafikakcidento en Recife. Post lia morto Nação Zumbi surdiskigis por kvar pluaj albumoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]