Chihuahua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meksika subŝtato Chihuahua

Chihuaha [ĉiŬAŭa], Esperantigite Ĉiŭaŭo, estas la aree plej granda federacia subŝtato de Meksiko.

Por aliaj signifoj de Chihuahua vidu Chihuahua (apartigilo).

La subŝtato Chihuahua havas areon de preskaŭ 250.000 km² kaj loĝantaron de ĉ. 2,5 milionoj. Al ĝi apartenas 67 komunumoj. Vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Chihuahua. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Chihuahua.

La plej granda urbo estas Ciudad Juárez. Dum la liberiga milito ĝi estis (tiam sub la nomo "El Paso") la lasta retiriĝejo de Benito JUÁREZ, de kie li sukcesis rekonkeri la landon. La nomon El Paso [del Norte] ankoraŭ portas la usona urbo aliborde de rivero Rio Grande del Norte.

La kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-CHH".

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo