Chionodraco rastrospinosus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La makulita glacifiŝo (Chionodraco rastrospinosus) estas fiŝo el la familio Ĥaniĥtiedoj. Ĝi vivas en la malvarmaj akvoj de la Antarkto kaj estas konata pro sia travidebla, senhemoglobina sango. La oksigenon liveras la sangoplasmo. Ĝi havas relative grandan koron kaj mankas al ĝi la skvamoj.

C. rastrospinosus vivas en la Suda Oceano ĝis profundo de 1 km, kreskas ĝis 52 cm kaj averaĝe grandas 30 cm. La plenkreskitaj fiŝoj nutras sin per kriloj kaj aliaj fiŝoj. La larvo longas 17 mm ĉenaske kaj kreskas 2 mm ĉiusemajne. La larva stadio daŭras 18 monatojn, dum kiu ĝi nutras sin ĉefe per krilo. Ĝi iĝas seksmatura ĉe aĝo de 4 jaroj kaj normmale vivas ĝis 8 jaroj, kelkfoje ĝis 12. Dum la Antarkta aŭtuno, la plenkreska C. rastrospinosus migras al la malprofundaj akvoj por demeti frajon en profundo de 200-300 m. La eloviĝo okazas post 6 monatoj, en aprilo.

Kaptitaj specimenoj[redakti | redakti fonton]

Solaj kaptitaj specimenoj vivas en Tokyo Sea Life Park. La femalo demetis frajon en januaro de 2013.